Araba imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Araba Imperio)
Araba imperio
632 – 1517
historia lando • kaliflandoimperioIslama ŝtato
Geografio
La Abasida Kaliflando dum regno de Harun ar-Raŝid
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La araba imperio (aŭ Kaliflando) (632-930) disvolviĝis kaj regnis dum la tri jarcentoj post Mohamedo. Ĝi regis la landojn inter Hispanio kaj Barato, disvastiginte islamon tra ĝiajn landojn kaj forminte islaman civilizon.

Estas tri periodoj de la imperio:

Sub la umajada dinastio, la imperio ekspansiis per teritoriaj konkeroj, sub la abasida la imperio islamiĝis kaj fariĝis glora civilizo.

La imperiestro estis la kalifo. La fruaj kalifoj estis piaj, sed poste la kalifoj fariĝis riĉaj, diboĉaj kaj makiavelaj.

Aldone al la du dinastioj, estis tria, subtera dinastio: la dinastio de Mohameto mem, per lia filino Fatima. La estroj de la dinastio, la Imamoj, estis la posteuloj de Mohameto, sange kaj spirite, sed, escepte de Ali, ne politike. Ŝijaismo rigardas ĝin kiel la rajta dinastio, la Imamo kiel la rajta estro de la islama mondo. Sed la dinastio estis venkita je la batalo de Kerbala.

Pro la tiama malforto de la persoj kaj la bizanca imperio, la araba imperio rapide konkeris la landojn inter Hispanio kaj Barato. Nur Francio povis haltigi la venkon de okcidenta Eŭropo.

Sed islamo mem ne estis disvastigita tiel rapide. La plimulto de la imperio ne estis islama ĝis la 9-a jarcento. En la fruaj jaroj de la imperio, islamo nur estis la genta religio de la arabaj regantoj. Sed la nova fido kreskis tra la imperio: ĉar islamanoj ne devis pagi imposton, ĉar la kristana eklezio persekutis herezulojn (ekzemple, la nestorianojn). Islamo esence estis kristanismo sen Jesuo Kristo, la Jesuo Kristo kies naturon la herezuloj disputis. Zoroastrianismo kaj manikeismo ankaŭ forvelkis de Persio sub la imperio.

Inter aliaj, la imperio naskis ŝarion kaj falsafismon.

Bagdado kaj la fekunda kamparo ĉirkaŭa fariĝis la koro de la imperio sub la abasida imperio.

En la 10-a jarcento la imperio kadukiĝis kaj sendependaj komandantoj de la selĝukaj turkoj regis. Teorie la komandantoj estis sub la imperiestro, sed pro la falo de imposta enspezo, la brako de la imperiestro estis malforta. Imposta enspezo falis ĉar la imperio islamiĝis kaj la kampoj fariĝis eluzitaj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.