Araba dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la ekoregiono "Araba dezerto" kiel deklarita de WWF. Satelita foto: NASA.
La ekoregiono estas registrita kiel "Araba dezerto kaj la orientaj sekaj veprejoj",[1] kaj du pli malgrandaj parencaj ekoregionoj, nome "Persgolfa dezerto kaj duondezerto"[2] kaj "Ruĝmara Nubo-Sinda tropika dezerto kaj duondezerto". [3]

Naciaj limoj en nigra koloro.

La Araba dezertoGranda Araba dezerto estas vasta dezertaro; kiu okupas preskaŭ la tutan Araban duoninsulon kun areo de 2.330.000 km².

Ĝi etendiĝas de Jemeno al Persa golfo kaj de Omano al Jordanio kaj Irako, kie ĝi transiras en la Sirian dezerton, en nordoriento ĝi etendiĝas ĝis Zagros-Montaro en Irano.


Partoj de la Araba dezerto estas konataj laŭ siaj propraj nomoj:

  • Rub-al-Ĥalo, "vaka kvartalo" (Empty quarter desert) - granda sablodezerto en la sudo (vidu la duan bildon, notu la ruĝan koloron en la satelita foto).
  • Nefudo, An Nafud (Nefud Desert) - sablodezerto norde de la centra altebenaĵo Naĝdo
  • Daĥnao, Ad-Dahna (Dahna Desert) - sablodezerta zono, kiu ligas Nefudon al Rub-al-Ĥalo
  • Tihamaho, Tihamah - sablodezerta zono laŭlonge de la marbordo al Ruĝa Maro.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de la Araba dezerto estas ekstreme sekega (arida) kun nur 35 mm da pluvo jare, la temperaturoj ankaŭ ekstremas: dumtage 40-50 °C, nokte foje eĉ frosto.

Resursoj[redakti | redakti fonton]

En la Araba dezerto troviĝas en vastaj kampoj enormaj provizoj de nafto kaj tergaso, krome fosfatoj kaj sulfuro.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La Araba dezerto havas malgrandan biodiversecon, ĝi estas malriĉa en biologiaj specioj. Pro ĉasado kaj detruo de habitato malaperis jam Striita hieno (Hyaena hyaena), ŝakalo (Canis aureus), miela melo (Mellivora capensis). Kelkaj specioj malaperintaj en la regiono estis sukcese reenkondukitaj: Araba orikso (Oryx leucoryx), sablogazelo (Gazella leptoceros)

La ekosistemo estas endanĝerigita per tropaŝtado de bovaroj, per la ekspluatado de nafto kaj tergaso kaj per la sekvoj de la golf-milito (1990-1991): pro la detruo de naftoputoj 10 milionoj m ³ da nafto verŝiĝis en la dezerton kaj kovris areon de 49 km², kio kaŭzis vastegan malpurigon de grundo kaj grundakvo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]