Araba konkero de Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Araba konkero de Armenio estis parto de la muzulmanaj konkeroj kiuj komenciĝis post la forpaso de la profeto Mahomedo.

Ekspansio de Islamo[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komenca ekspansio de la kalifato I:dum la vivo de Mahomedo; II: Abu Bakr; III: Omar kaj IV: Othman.

Post la forpaso de la profeto Mahomedo en la jaro 632, la posteŭloj de la profeto ekigis militkampanjon por ekspansiigi la Islamon. Dum la muzulmanaj konkeroj, la araboj konkeris la plejparton de Meza Oriento.

Je la jaro 639, sub la regado de Abd-er-Rahman, 18.000 araboj eniris la distrikton Taron kaj en la regionon de la lago Van, en la reĝlando Armenio kaj regis la landon je sango kaj glavo.

La arabaj militistoj ne havis disvolvitajn militaĵojn kaj ili estis malbone armitaj, sed ili havis, kiel en aliaj konkeradoj, kuraĝon kaj religian fanatikismon, kiuj venkigis ilin multfoje. Tiaj religiaj militoj estis nekonataj por la armenoj en tiuj jaroj. La 6-a de januaro 642, la araboj atakis la armenan urbon Dvin, mortigante 12.000 el la urbaj loĝantoj kaj sklavigante 35.000. La princo Theodorus el la nobela familio Rshtuni konfrontiĝis al la araboj, kaj post la venko, liberigis la sklavigitajn armenojn.


Armena kalifato[redakti | redakti fonton]

omaĝo al la kalifo de liaj subuloj

Dum la araba ekspansio, la armenoj tuj komprenis ke la bizancanoj ne helpos ilin, do, ili mem devis decidi iliajn proprajn militajn taktikojn. Theodorus Rshtuni kaj aliaj naĥararaj (sinjoroj) armenoj finfine konsideris la arabigon de la Armena Ŝtato. Ŝajnas ke la bizanca imperiestro Konstanto la 2-a, sendis helpon al Armenio, sed ili ne sufiĉis.

La komandanto de la urbo Dvin, Sembat, pro maleblo rezisti antaŭ la islama armeo, estis venkita de la kalifo Omar, konsentite pagi imposton al li. En 644, li estis murdita de persa sklavo kaj anstataŭata far la kalifo Uthman.

La armena akceptado de la araba leĝo ege ĉagrenis la bizancanojn. La imperiestro Konstanto la 2-a sendis siajn trupojn al Armenio kun la celo altrudi la kredon de la Koncilio de Kalcedonio. Li ne havis sukcesojn pri liaj doktrinaj celoj, sed la nova prefekto de Armenio, Hamazasp, konsiderante ke la islama imposto estis tro peza, petis helpon al la imperiestro. La kalifo, sciinte tion, ordonis la amasmurdadon de 1.775 armenaj ostaĝoj tiame sub lia regado kaj preskaŭ antaŭ la militado kontraŭ la armenoj estis murdita de armenaj ribeliĝintoj en la jaro 656.

Araba Armenio[redakti | redakti fonton]

Armenio restas sub la araba regado dum ĉ. 200 jaroj, oficiale ekde la jaro 645. Dum tiuj jaroj de araba regado far la Omeja dinastio kaj la Abazia Kalifato, la kristanaj armenoj estis favorataj de certa politika memstareco kaj religia libereco, sed ĉiam estis konsiderataj kiel duaklasaj civitanoj. La armena eklezio, tamen, ĝuis pli da agnoskado ol ajna antaŭa regado, inkluzive de la bizanca kaj la sasanida. La kalifo nomumis ostikanojn kiel regantoj kaj reprezentantoj de la araba imperio, kiuj multfoje estis armenoj aŭ armendevenaj. La unua ostikano, ekzemple, estis Theodorus Reshtouni. Tamen, la komandanto de la 15.000-persona armeo ĉiam estis armendevena. Lia misio estis kaj la defendado de Armenio de la eksterlandaj invadoj, kaj la helpado al la kalifo en liaj militistaj ekspedicioj. Ekzemple, la armenoj helpis la Kalifaton kontraŭ la ĥazaraj invadintoj.

Erigado de la Abazia Kalifato.

La araba regado sur Armenio estis interrompata pro multnombraj ribeliĝoj, CEFE ofe kiam la araboj intencis altrudi la Islamon, aŭ pro la impostaltiĝo. Tiuj ribeliĝoj estis sporadaj kaj sinsekvaj. La araboj profitis la rivalecon inter la diversaj armenaj naĥararoj por bremsi la ribeliĝojn. Konsekvence la nobelaj familioj Mamikonjan, Rshtuni, Kamsarakan kaj Gnuni laŭgrade malfortiĝis favore al la Bagratidoj kaj Arcrunidoj. La ribeliĝoj kreis al Davido de Sasuno, legenda heroo.

Dum la islama regado araboj el aliaj regionoj de la Kalifato establiĝis en Armenio. Dum la 9-a jarcento, ekzistis bone establita klason de arabaj emiroj, pli malpli kiel la armenaj naĥararoj.

Fine de tiu ĉi periodo, en la jaro 885, establiĝis la Bagratida dinastio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]