Araba perdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Araba perdriko
Araba perdriko
Araba perdriko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Alectoris
Specio: A. melanocephala
Alectoris melanocephala
(Rüppell, 1835)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Distribuado de la Araba perdriko en flava koloro plej sude, dum la aliaj parencoj montras aliajn kolorojn.
Distribuado de la Araba perdriko en flava koloro plej sude, dum la aliaj parencoj montras aliajn kolorojn.
Distribuado de la Araba perdriko en flava koloro plej sude, dum la aliaj parencoj montras aliajn kolorojn.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Araba perdrikoNigrakrona perdriko (Alectoris melanocephala) estas specio de birdo de la subfamilio de perdrikenoj en la familio de Fazanedoj. Ĝi estas sufiĉe distinga el la aliaj membroj de la genro kaj pro tio kutime enmetita en monotipa subgenro.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en suda Saŭdarabio, el montoj ĉe Jedo, orienten al Omano (Muskato), kaj suden al Jemeno (Adeno). Ĝi ĵus estis ankaŭ enmetita en Pakistanon el Omano. Iu populacio el orienta Hadramuto, Saŭdarabio, estis separata en diferenca raso, quichardi, sed ne estis amplekse akceptata, kaj pro tio la specio estas konsiderata monotipa. Estis neakceptebla vidaĵo en Eritreo, ĉar tiuj informoj devas esti bazataj sur liberigitaj birdoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kapo, en detalo

Ĝi estas ĝenerale helgriza perdriko kun forta sablokolora koloro en nuko kaj iom en kolo. En ventroflankoj al ŝultroj estas markata areo de nigrablanka strieco. La femuroj estas kovritaj de blankeca al sablokolora plumaro. La kapobildo estas tre specifa konsista je tre nigra krono klare kontrasta kun tre markata blanka superokula strio. La nigra krono estas kialo por la alternativa komuna nomo kaj por la latina scienca nomo A. melanocephala kio estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive “nigra” kaj “kapo”. Estas tre granda fortika ruĝa beko kun supra brido kaj tre markata ruĝa okulringo, sub kiu estas iom da nigra bridostrio. Sube estas blanka gorĝareo, bordita el la nukoflankoj per nigra larĝa strizono kiu separas tiun de la sablokolora nuko. La tri koloroj (blanka el la gorĝo, nigra el la klina kolumo kaj sablokolora el la nuko) kuniĝas en la centra brusto, kie foje estas nigraj punktoj.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Tiu specio de la grupo de perdrikoj estas parto de la nova etendo de la videloludo nome Zoo Tycoon 2: Arabiaj Noktoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]