Araba printempo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koloro de malhelo ĝis helo montras gravecon de la okazintaĵoj

La revolucioj kaj protestoj en la araba mondo de 2010 al 2012, nomataj laŭ diversaj amaskomunikiloj kiel Demokratia araba revolucio aŭ la Araba printempo konsistas el serio de popolaj ribeliĝoj en kelkaj arabaj landoj, ĉefe en la nordo de Afriko, kvalifikitaj kiel revolucio fare de la internaciaj amaskomunikiloj, kiuj ekiĝis per la tunizia revolucio, kies dato estas prenita kiam la 26jaraĝa junulo Mohamed Bouazizi sinmortigis. Ili estas ribeloj neniam antaŭe okazintaj en la araba mondo, ĉar, eĉ se en tiu regiono ekzistis pluraj laikismaj kaj respublikanaj revolucioj, ĝis nun ili ĉiam naskiĝis ene de militistaj ŝtatpuĉoj kaj kiel rezulto naskiĝis aŭtoritatecaj reĝimoj sen tiom da popola subteno, kaj la nunaj revolucioj estas karakterizitaj je demokratiaj plendoj kaj plibonigo de la vivkondiĉoj. Tamen en multaj kazoj islamismaj partioj malaltigis la kvaliton de laikeco, kiun oni ĝuis ekzemple en Tunizio aŭ Egipito.

Ĝis nun, okazis revolucioj en Tunizio[1] kaj Egiptio;[2] kaj enlanda milito en Libio kiu finis per faligado de la registaro;[3] civiluloj manifestaciis en Bahrejno,[4] Sirio,[5] kaj en Jemeno, kies rezulto estis la rezignado de la ĉefministro;[6] protestoj en Alĝerio,[7] Irako,[8] Jordanio,[9] Kuvajto,[10] Maroko,[11] kaj en Omano;[12] kaj malpli grandaj protestoj en Libano,[13] Maŭritanio, Sauda Arabio,[14] Sudano,[15] kaj Okcidenta Saharo.[16]


Referencoj

  1. "Middle East In Revolt", Tropic Post, 11 February 2011. Kontrolita 11a Februaro 2011.
  2. Peterson, Scott, "Egypt's revolution redefines what's possible in the Arab world", Christian Science Monitor, 11a Februaro 2011. Kontrolita 12a Junio 2011.
  3. Spencer, Richard, "Libya: civil war breaks out as Gaddafi mounts rearguard fight", The Daily Telegraph, 23 February 2011. Kontrolita 12 June 2011.
  4. McLean, Jesse, "Death turns ‘harmless man’ into Bahrain uprising’s martyr", The Star, 16 February 2011. Kontrolita 12 June 2011.
  5. "'It Will Not Stop': Syrian Uprising Continues Despite Crackdown", 28 March 2011. Kontrolita 12 June 2011.
  6. "Thousands in Yemen Protest Against the Government", The New York Times, 28 January 2011.
  7. "Algeria protest draws thousands", CBC News, 12 February 2011. Kontrolita 12 June 2011.
  8. McCrummen, Stephanie, "13 killed in Iraq's 'Day of Rage' protests", The Washington Post, 25 February 2011. Kontrolita 12 June 2011.
  9. "Thousands protest in Jordan", Al Jazeera English, 28 January 2011. Kontrolita 12 June 2011.
  10. "Kuwaiti stateless protest for third day", Middle East Online, 20 February 2011. Kontrolita 12 June 2011.
  11. Morocco King on holiday as people consider revolt. Afrol (30 January 2011). Alirita 1 February 2011.
  12. Vaidya, Sunil, "One dead, dozen injured as Oman protest turns ugly", Gulf News, 27 February 2011. Kontrolita 12 June 2011.
  13. "Lebanon: Protests against Sectarian Political System", Reuters Africa, 27 February 2011. Kontrolita 8 March 2011.
  14. "Man dies after setting himself on fire in Saudi Arabia", BBC News, 23 January 2011. Kontrolita 29 January 2011.
  15. Sudan opposition leader arrested. Press TV (19 January 2011). Alirita 29 January 2011.
  16. "New clashes in occupied Western Sahara", Afrol, 27 February 2011. Kontrolita 12 June 2011.