Arabata terlango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La golfo Sivaŝo vidata el kosmo. Per la ciferoj estas indikitaj: 1 - la Karkinita golfo de la Nigra maro; 2 - la Perekopa golfo; 3 - la Perekopa terkolo; 4 - la okcidenta parto de Sivaŝo; 5 - la orienta parto de Sivaŝo; 6 - la Arabata terlango; 7 - la Azova maro; 8 - la Ĉongara markolo; 9 - la Geniĉeska markolo

Arabata terlango (rus. Арабатская стрелка, ukr. Арабатська стрілка, krim. Arabat beli) estas tre mallarĝa kaj longa sabla terlango en Krimeo. Ĝi etendiĝas de la Kerĉa duoninsulo norden al la kontinento laŭlonge de la nord-orienta bordo de Krimeo. Ĝi preskaŭ atingas la kontinenton kaj estas dividita disde la kontinenta parto de Ukrainio per mallarĝa Ĝeniĉeska markolo.

La terlango longas 112 kilometrojn kaj larĝas inter 270 metrojn ĝis 8 km. Ĝi dividas la golfon Sivaŝo disde la cetera parto de la Azova maro.

Sur la terlango pasas la aŭto-vojo el Geniĉesko al la Kerĉa duoninsulo. Nuntempe la Arabata terlango estas relative populara ripoz-loko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]