Arabella (Strauss)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hugo von Hofmannsthal en la aĝo de 19 jaroj
Richard Strauss komence de la 20-a jarcento

Arabella estas opero en tri aktoj de Hugo von Hofmannsthal (libreto) kaj Richard Strauss (muziko, verknumero op. 79). La verko estas la lasta frukto de la multjara kunverkado de la du artistoj. La prezentado daŭras proksimume 2 1/2 horojn.

La unua prezentado okazis la 1-an de julio 1933 en la Dresdena Ŝtata Operejo.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Septembron de 1927, antaŭ la finverkado de la partituro fr Die ägyptische Helena, Strauss skribis al Hofmannsthal: Sed nun mi havas nenion plu por verkado: komplete forbrulinte! Do bonvole: versu! Povas eĉ estis dua Rosenkavalier . En decembro de 1927 la verkisto kaj la komponisto interagordis la scenaron de la projektata opero Arabella, kaj en decembro de 1928 ekzistis la libreto verkita de Hofmannsthal. Aliverkadoj kaj ŝanĝoj okazis en printempo sekvajare. La 10-an de julio 1929, kvin tagojn antaŭ sia morto, Hofmannsthal sendis la finan monologon (Mein Elemer…) por la unua akto al Strauss.

Kiel memorigo kaj omaĝo al sia multjara amiko kaj kunulo Strauss muzikigis Arabella laŭ la lasta ekzista versio de Hofmannsthal. En oktobro de 1932 Strauss finverkis la partituron kaj dediĉis ĝin al la ĉefekonomisto de la Dresdenaj Ŝtataj Teatroj, Alfred Reucker (1868–1958), samkiel al la ĉefa muzikdirektisto de la Semper-Opero, Fritz Busch. La 1-an de julio 1933 en Dresdeno okazis la unua prezentado, kun Viorica Ursuleac en la titolrolo; la muzikan direktadon tenis Clemens Krauss, reĝisoris Josef Gielen.

Muzike Strauss uzis en Arabella la elprovitan gvidmotivo-teĥnikon kaj orkestron modere grandan kompare kun liaj propocioj. Kulminoj de la partituro estas la pasaĵoj formitaj laŭ slavaj popolmelodioj (dueto Arabella – Zdenka: „Aber der Richtige“, dueto Arabella – Mandryka: „Und du wirst mein Gebieter sein“), samkiel la finaj scenoj de la unua kaj tria akto. La teksto de Hofmannsthal evitas pro siaj delikata karakterizo-arto kaj inteligenta humuro la forgliton de la materio en la trivialan. Tamen ofte oni riproĉas al la verko, ke gi volas ripeti nur la sukcesorecepton de Der Rosenkavalier, sen atingi ties enhavan kvaliton.

Agado[redakti | redakti fonton]

Scenaranĝa koncepto de Helmut Jürgens por "Arabella", prezentata de la Bavara Ŝtata Opero en 1952

La agado vivas en opereteca medio en Vieno dum la 1860-aj jaroj. Ĉefroluloj estas malriĉiĝinta nobela familio kaj ties filinoj en edziniĝotaŭga aĝo, Arabella kaj Zdenka, samkiel la riĉa slava nobelo Mandryka kaj la juna oficiro Matteo. Post kelkaj amkonfuzoj la dramo atingas feliĉan finon.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Grafo Waldner estas same malbonŝanca kiel pasia ludisto. Kiam li dronas en ŝuldojn, li transloĝas kun sia edzino Adelaide kaj la du filinoj Arabella kaj Zdenka en renoman hotelon, kie li provas konservi la ŝajnon de nobela bonstato. Krome li provas trovi por sia pli aĝa filino Arabella bonhavan edziĝonton. Ĉar ne ekzistas mono por vesti la du filinoj konforme kun ilia klaso, Zdenka senhezite estas vire vestata kaj kaj prezentata kiel knabo „Zdenko“.

1-a akto[redakti | redakti fonton]

Adelaide lasas sin laŭtlegi la estontecon de kartodivenistino. Tiu ĉi vidas alveni malfacilajn tempojn al la edzo kaj monproblemojn, al filino Arabella tamen ŝi profetas riĉan edzon. Sed la dua filino endanĝerigos ĉi tiun ligon. La grafoj Elemer, Dominik kaj Lamoral jam de longe amindumas kun Arabella, kaj la patrino esperas kaŝe, ke unu el ili estus la selektoto. Ankaŭ senhava leŭtenanto Matteo estas enamiĝinta en Arabellan kaj sin ofertas al ŝi. Arabella tamen ĉiam maldelikate rifuzas lin.

Zdenka, kiun Matteo nur konas kiel Zdenko, ĉiam denove kuraĝige diras al li, ke Arabella lin kaŝe amas. Je la nomo de Arabella Zdenka verkas amleterojn al Matteo, en kiuj ŝi esprimas siajn kaŝitajn sentojn por li.

Arabella tamen ankoraŭ esperas je la ĝusta, kiun ŝi mallonge antaŭe renkonis sur la strato. Estas la kroata grafo Mandryka. Grafo Waldner estis sendinta al la onklo de Mandryka bildon de sia filino Arabella, esperante, ke la maljuna sinjoro enamiĝus en la bildon kaj tuj varbus por Arabella. Nun Mandryka, mem vidvo, intertempe estis heredinto de sia onklo kaj perdinta sian koron al la virino sur la bildo. Li iras al Vieno kaj petas la manon de Arabella. La grafo konsentas ĝoje, des pli, ĉar Mandryka donas al li grandan monsumon por ludo. Sur balo Mandryka kaj Arabella estu interkonatigotaj.

Arabella tre antaŭĝojas la eventon. Tie ŝi renkontos siajn tri adorantojn kaj decidi, kun kiu ŝi geedziĝos. „Mein Elemer... “ Kaŝe ŝi tamen esperas, renkonti tie la fremulon.

2-a akto[redakti | redakti fonton]

Kiam Mandryka renkontas Arabellan je balo, li estas tute ravita de ŝi. Li rakontas al ŝi de sia mortinta edzino, de la vivo en siaj vilaĝoj, „kie knabino kiel signo de gefianĉiĝo ĉerpas glason da akvo por la fianĉo el la puto“. Arabella estas tre interesita de Mandryka, kaj ŝi ekkonas en li la longe sopiratan ĝustan: „Und du wirst mein Gebieter sein... “ Tiam Arabella petas resti unu horon sole ĉe la balo, por adiaŭi sin de sia junulineco.

La fama popolkantistino Fiakermilli kronas Arabellan al baloreĝino. Ŝi dancas lastan fojon kun la tri grafoj kaj adiaŭas ilin. Matteon, kiu laŭ konsilo de Zdenka ankaŭ aperas ĉe la balo, Arabella ne atentas. Zdenka povas Matteon repacigi, kiu pro la rifuzo fare de Arabella volas fuĝi eksterlanden. Ŝi donas al li kuverton kun ŝlosilo. Ŝi asertas, ke Arabella en la hotelĉambro, al kiu konvenas ĉi tiu ŝlosilo, atendos lin.

Mandryka, kiu subaŭskultis ĉi tiun konversacion, sin sentas trompita. Kiam mallonge poste eĉ aperas eta bileto de Arabella, en kiu ŝi sciigas lin, ke ŝi jam revenis en la hotelon, li vidas konfirmita sian suspekton. Li ne povas reteni sian koleron. Indignate de liaj eldiroj grafo Waldner kaj sia edzino revenas kun li en la hotelon.

3-a akto[redakti | redakti fonton]

La ŝlosilo malŝlosis la pordon de la ĉambro de Zdenka. En la mallumo li ne povis distingi, ke ne Arabella, sed Zdenka sin fordonis al ŝi. Kiam mallonge poste Matteo renkontas Arabellan en la hotelhalo, li miras, des pli, ĉar ŝi traktas lin per la sama malvarmo kiel ĉiam. Arabella ne povas kompreni la konduton de Matteo. Ekestas pli kaj pli akraj malpacoj. Kiam ankaŭ envenas Mandryka kaj ŝiaj gepatroj, la afero pliakriĝas. Arabella estas konsternita pro la ŝanĝoj de Mandryka post la balo. Oni preparas duelon inter Mandryka kaj Matteo. Nur kiam Zdenka elkuras en virinaj vestaĵoj el sia ĉambro, la tuta afero klariĝas („Zdenkerl, du bist die Beste“). Mandryka estas profunde hontigita. Li petas de Waldner nome de Matteo la manon de lia filino Zdenka. Kiam ĉiuj estas retiriĝinta, Mandryka estas konvinkita, ke li perdis la amon de Arabella. Jen ŝi aperas el sia ĉambro („Das war sehr gut, Mandryka, dass Sie noch nicht fortgegangen sind“) kaj ofertas al li, tute laŭ la kutimo de lia hejmlando, glason da akvo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kulturbibliothek der klassischen Musik- und Theaterstücke, Band 2, Opern- und Operettenführer, Musicals, Pawlak, Hersching 1986, ISBN 3-88199-297-9 (Lizenzausgabe Noetzel, Wilhelmshaven).
  • Textbuch zu Richard Strauss: Arabella DECCA Records 1957.

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]