Arabia enanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arabia enanto
Arabia enanto
Arabia enanto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Specio: O. lugentoides
Oenanthe lugentoides
(Seebohm, 1881)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Arabia enanto (Oenanthe lugentoides) estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas simila specio al la Ĝemenanto. Ĝi troviĝas en Omano, Palestino, Sauda Arabio kaj Jemeno.

La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2]. La specifa nomo O. lugentoides aludas al la simila O. lugens kio signifas en la latina “ĝemanta” kaj de tie la nomo de la proksima (geografie kaj taksonomie) specio Ĝemenanto.

Ambaŭ specioj estas siavice similaj al la Punktokrona enanto, tio estas nigraj vizaĝo, gorĝo kaj flugiloj kaj blankaj krono kaj ventro. Beko kaj kruroj estas nigraj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.
  2. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.