Arabaj ciferoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arabidaj numeraloj)
Eŭropaj ciferoj en la formo minuskla
Eŭropaj ciferoj en la formo majuskla

La eŭropaj ciferoj, aŭ arkaike arabaj ciferoj, estas la formo de ciferoj dum la mezepoko prenita en Eŭropo de la ciferoj uzataj de la Araboj (devenantaj el la hindaj ciferoj), kaj post la Eŭropaj koloniismo kaj imperiismo disvastiginta al la tuta mondo, iĝante natura kromsignaro de multaj skriboj, ankaŭ de la Esperanta.

La eŭropa ciferaro konsistas el dek ciferoj uzataj en pozicia dekuma sistemo. La ciferoj estas

   0 1 2 3 4 5 6 7 8 9

En la deksesuma sistemo aldoniĝas la literoj A B C D E F kiuj utilas kiel ciferoj por montri la postajn valorojn.

SignoNomo Valoro
0 Nul Nenio
1 Unu Malplureco
2 Du Unu pli ol 1
3 Tri Unu pli ol 2
4 Kvar Unu pli ol 3
5 Kvin Unu pli ol 4
6 Ses Unu pli ol 5
7 Sep Unu pli ol 6
8 Ok Unu pli ol 7
9 Naŭ Unu pli ol 8
Kromaj ciferoj por Deksesuma sistemo
A A Unu pli ol 9
B B Unu pli ol A
C C Unu pli ol B
D D Unu pli ol C
E E Unu pli ol D
F F Unu pli ol E

Oni skribas eŭropajn ciferojn demaldekstre-dekstren. Oni skribas arabajn ciferojn ankaŭ demaldekstre-dekstren samkiel hindajn ciferojn, sed oni skribas la arabajn literojn dedekstre-maldekstren.

Origine ĉi tiuj ciferoj venas el Hindio, kie ili formiĝis inter la 3-a jarcento antaŭ Kristo kaj la 5-a jarcento post Kristo. Ili venis al Eŭropo per la Araboj. (0 1 2 3 4 5 6 7 8 9)

Iliaj modernaj formoj en la plej uzata hindia skribo : ॰ १ २ ३ ४ ५ ६ ७ ८ ९
Iliaj modernaj formoj en la plej uzata araba skribo : ٩ ٨ ٧ ٦ ٥ ٤ ٣ ٢ ١ ٠
Modernaj formoj de la eŭropaj ciferoj pro komparo : 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9

Arabaj ciferoj[redakti | redakti fonton]

Moderna araba telefona klavaro kun du formoj de arabaj ciferoj: okcidentarab/eŭropaj ciferoj maldekstre kaj orientarabaj ciferoj dekstre.
Arabaj ciferoj.
Arabaj kaj eŭropaj ciferoj en trafiksignalo en Abu Dabi.

Arabaj ciferoj estas, proprasence, la formo de la ciferoj uzataj en la araba lingvo:

٩ ٨ ٧ ٦ ٥ ٤ ٣ ٢ ١ ٠

En Irano la ciferoj 4, 5 kaj 6 malsimilas kaj la jenaj estas uzataj :

۰ ۱ ۲ ۳ ۴ ۵ ۶ ۷ ۸ ۹

Tamen laŭ arkaika kaj evitinda tradicio, speciale malkonvena en Lingvo Internacia, iam oni per arabaj — aŭ, en esperanto eblus diri, arabidaj — ciferoj celas ĉiajn ciferojn uzatajn en pozicia dekuma nombrosistemo, senkonsidere de ilia aspekto; do ankaŭ la eŭropajn ciferojn.

Tiu uzo estas misgvida, ĉar tiu cifersistemo originis ne inter araboj sed inter hindoj (kaj la araboj do en tiu ĝenerala senco uzas la terminon hindaj ciferoj); la araboj dum la disvastiĝo de islamo kontaktis Hindion, trovis tie la sistemon kaj peris ĝin al Eŭropo. En suda kaj sudorienta Azio estas uzataj ĝis hodiaŭ aliaj formoj de tiuj ciferoj—vidu ekzemple Devanāgarī.

La unua mencio en Okcidento aperis en la Codex Vigilanus de hispana monaĥejo de la 9a al la 10a jarcentoj.

La rekomendinda termino en Esperanto estas eŭropaj ciferoj — laŭ la modelo de Komputada Leksikono[1], ReVo[2], NPIV[3]. La termino eŭropaj ciferoj ankaŭ konformas al la nomo de tiuj ciferoj en la internaciaj normoj (ekz-e en Unikodo[4]).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Ĉiu el la signobildoj 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 uzataj en Eŭropo por prezenti la dekumajn ciferojn», art. eŭropa cifero.
  2. «eŭropaj (0123456789), romiaj (IVXLCDM), hindaj, arabaj (٠١٢٣٤٥٦٧٨٩) ciferoj», art. cifero.
  3. «eŭropaj ciferoj (1, 2, 3 ktp)», art. cifero.
  4. «The Unicode Standard includes both Indic digits (including forms used with different Indic scripts), Arabic digits (with forms used in most of the Arabic world), and European digits (now used internationally).» The Unicode Standard, Version 6.1, p. 253.