Araboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Araboj
العرب
etno
Ŝemidoj • peoples of the Quran
Ŝemidoj
Suma populacio
450 millionoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Mezoriento
Fekunda duonluno
Araba duoninsulo
Nord-Afriko
Lingvo(j)
araba
Religio
Islamo, kristanismo kaj aliaj religioj
Parencoj

Semidoj

vdr


Araboj estas popoloj disvastiĝintaj en Sud-Okcidenta Azio, Nord-Afriko (Sirio, Irako, Egiptio, Libio, Saŭda Arabio, emiratoj), kiuj la araban lingvon aŭ ties ian dialekton parolas (kaj ĝenerale, originale islamkredantoj).

La araboj vivis origine nur sur la Araba duoninsulo, sed ekde la 7-a jarcento ili konkeris Okcident-Azion, Nord-Afrikon kaj multaj el ili translokiĝis al la konkeritaj areoj, kie ili disvastigis la araban lingvon, islamon kaj evoluigis la araban kulturon. Ili okupiĝis ĉefe pri bestobredado (beduenoj) aŭ pri agrokulturo (felaĥo), grava parto estis komerco.


(jaroj ellaborendaj) La araboj kunportis sian kulturon (i. a. la nuntempaj ciferoj estas arabdevenaj) al la Hispana duoninsulo, poste subigis ilin la Otomana Imperio. Post la unua mondmilito, Britio kaj Francio transprenis de la Otomana Imperio la potencon kaj elformis t.n. mandatojn. iom post iom ĉiu araba lando akiris sian sendependecon.

La arabaj landoj lokiĝas sur grandaj rezervoj de nafto. Ili eluzis tiun fakton en 1973, kiam pro milito inter Israelo kaj Egipto, Sirio ili ne eksportis nafton, tiel 4-obliginte la naftoprezojn. Tio kaŭzas ekonomian problemojn en ĉiu lando, sed tio rapidigis la ŝuldiĝon de la dua, tria mondo al la unua. La unua mondo (evoluintaj kapitalismaj landoj) sukcese tarvivis tiun naftoŝokon kaj ellaboris energiŝparajn ilojn, konstruis atomcentralojn.

La araba mondo neniam estis unueca, ĉar vivas inter la araboj diversaj kutimoj en la landoj . Kvankam NASSER (nuntempe KADHAFI) provis unuigi la arabajn landojn, tio ne sukcesis, pro la diversaj eksteraj apogantoj de la landoj (Usono ĉiam apogis la emiratojn, Saŭd-Arabion, Israelon en la regiono), kio kaŭzas ĉiam malkonsenton inter la arabaj landoj eĉ en la Araba Ligo, politika organizo de la arabaj landoj.

La riĉa naftorezervo ebligis ĝis hodiaŭ la konserviĝon de la triba, vira socio.



Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.aaiusa.org/arab_world.htm greke http://www.albawaba.com greke http://www.ameinfo.com greke http://nabataea.net/arabia.html greke http://www.araboo.com Arab World Directory