Aracena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Aracena
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Poŝtkodo 21200
Retpaĝaro www.aracena.es
Politiko
Urbestro Manuel Guerra González
Demografio
Loĝantaro 7,612  (2009)
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 53′ N, 6° 34′ U (mapo)37.891111111111-6.5611111111111Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 37° 53′ N, 6° 34′ U (mapo) [+]
Alto 714 m [+]
Areo 184 km² (18 400 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Aracena (Tero)
Aracena (Tero)
DEC
Aracena
Aracena
Situo de Aracena
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aracena [+]
vdr
Loko de la municipa teritorio de Aracena en sia provinco
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Aracena estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.

La ekonomio kaj vivelteno de Aracena kaj sia komarko, estas ege kondiĉita pro partopreno en la Natura Parko Sierra de Aracena kaj Picos de Aroche. Tiu teritorio estis deklarita Parque Natural en 1989[1] kaj havas areon de 186.827 hektaroj, dise inter 28 municipoj de la Sierra de Onubo.

La realigataj plibonigadoj ĉe komunikvojoj kontribuis je tio ke la municipo ĝuis rezidejan disvolvigon elstaran en la komarko de la Sierra, krom esti grava turisma allogaĵo de la zono, per pli da 140.000 jaraj vizitantoj al la Kavo de la Mirindaĵoj.[2]

Krome estas konata la fama ŝinko kiu produktiĝas en la komarko per nomo Jamón de Huelva, kio estas kialo por loka muzeo.

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas aracenenses. La censita populacio en 2009 estis de 7.612 loĝantoj.

Situo

Aracena estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena, je altitudo de 732 m; je 106 km el Onubo, provinca ĉefurbo, je 87 km el Sevilo, regiona provinco, kaj je 505 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 184 km².

La municipo limas kun la municipaj teritorioj de Alájar, Almonaster la Real, Campofrío, Corteconcepción, Cortelazor, La Granada de Río-Tinto, Higuera de la Sierra, Hinojales, Linares de la Sierra, Los Marines, Puerto Moral kaj Zufre.

Hidrografio kaj subgrundo

Pejzaĝo el la Kastelo de Aracena.

La zono ĝuas altan pluvokvanton kiu filtriĝas al grundo aŭ fluas surface. Spite tion inter julio kaj septembro la kvanto de akvo surkampe estas minimuma. La Natura Parko de Sierra de Aracena kaj Picos de Aroche, elfluas sian akvon al du hidrografiaj basenoj:[3]

  • La riveroj kiuj trafluas la Parkon laŭ direkto SOr-NOkc alportas sian akvokvanton al la rivero Guadiana. La ĉefaj riveroj estas Múrtigas, Silo kaj Chanza.
  • La riveroj Ribera del Cala kaj Ribera de Huelva trafluas la orientan parton de la Parko laŭ direkto NOk-SOr kaj alportas sian akvokvanton al rivero Gvadalkiviro. La alfluantoj kiuj ekzistas en tiu zononombras, inter kiuj elstaras: Ribera de Hierro, Ribera de Hinojales, Arroyo del Rey kaj Ribera de Montemayor
  • La natura drenado de la akvoj en la suda zono de la Parko ebligas la formadon de alfluantoj de la rivero Odiel, inter ili elstaras la Barranco de Aguas Blancas
Subtera akvo

Parto de la akvo filtriĝas subgrunden. Sub la ĉefa kerno de la vilaĝo troviĝas fama Gruta de las Maravillas (Kavo de Mirindaĵoj). La totala longo konata de tiu subtera komplekso estas de 2.130 metroj, el kiuj 1.200 viziteblaj. Manifestiĝas en ĝi serio de formaĵoj karstaj kiaj stalaktitoj, stalagmitoj, kurtenoj, aragonito, koralaĵoj ktp.

Klimato

La klimato de la zono kiu enhavas la Naturan Parkon de la Sierra de Aracena kaj Picos de Aroche enkadriĝas en la tipo mediteranea kontinenta modera, kun averaĝa temperaturo jara de ĉirkaŭ 15 °C. La someroj tendencas esti nevarmegaj kaj mallongaj en la plej altaj areoj de la parko kaj same la pluvsezono estas pli longa ol ĉe la sudo de la provinco. La precipitaĵoj en la parko atingas altajn kvantojn de ĉirkaŭ 900 mm jare, kiel konsekvenco de la barefiko kiun formas la montarĉenoj el Aracena al Cortegana rilate la humidaj ventoj kiuj eniras el Atlantiko.[4]

Biogeografio

En la Parko troviĝas etaj kolonioj de Iberia linko en la sierra.

La indiĝena flaŭro korespondas al tiu de la mediteranea arbaro. Inter la specioj estas kampoj de verda kverko akompanita de korkokverko kaj Quercus faginea en la ombrejoj kaj valetoj, kaj de makiso de Quercus coccifera, terebinto kaj smilako. En iuj enklavoj estas disaj areoj de pirenea kverko aŭ aliaj kverkoj, specio tre malpliigita pro sia uzo kiel fonto de brulligno en la lastaj jardekoj. Aliaj specioj kiuj prosperas en la regiono laŭlonge de la tempoj estas poploj, pinaroj de nigraj kaj pinjona pino kaj eŭkaliptoj estas aliaj invadaj specioj kiuj anstataŭas la originan indiĝenan arbaron.

Neindiĝena arbo de granda ekologia graveco, ekonomia, historia kaj socia estas la kaŝtanarbo, okupante pli de 4.000 hektarojn en la plej humidaj zonoj de la Montaro, la ombroj pli altaj inter Aracena kaj Cortegana. En ĉi tiuj arbaroj prosperas bona vario de specioj fungaj, inter tiuj fungoj povas elstari la tana (Amanita caesarea), la tentullo (Boletus aereus), la gurumelo (Amanita ponderosa) aŭ la gallipierno (Macrolepiota procera).

Vidaĵo de la paŝtejoj de anzinoj ekzistantaj en la parko.

La faŭno ekzistanta en la zono estas grava. Inter la grandaj birdoj troviĝas la nigra cikonio, la reĝa aglo, la malgranda turfalko, la milvoj nigra kaj reĝa kaj la nigra vulturo. La paŝtejoj de verdaj kverkoj kaj korkokverkoj havigas la vivmedion al specioj kiel la sovaĝa kato, la genoto, la vulpo, la foino kaj al aliaj de granda ĉasvaloro kiaj la apro aŭ la cervo.[5]

Historio

La teritorio de Aracena jam estis loĝata dum la prahistoria epoko. La plej antikvaj restaĵoj estas tiuj de la Kavo de la Maŭrino; la Kavo de la Ombrejo montris restaĵojn de la 3-a jarmilo a.K., kaj tombejo de Castañuelo de la 2-a jarmilo a.K. Oni scias ke tiuj praloĝantoj dediĉis sin ne nur al agrikulturo sed ankaŭ al minejoj, kio ebligis kontaktojn kun fenicoj kaj antikvaj grekoj. Tamen kiam komencis la epoko de la Romia Imperio ne fruis la romaniigo de la areo kaj limiĝis iom al ekspluatado de la minejoj kaj de la agrikulturo.

La setliĝo de la berbera loĝantaro komencis jam en la 8a jarcento. Dum plej parto de la islama epoko Aracena apartenis al Reglando de Sevilo, sed komence de la 13a jarcento ekapartenis al la reglando de Niebla. La kristana konkero okazis ĉirkaŭ 1231 fare de la reĝo Sanĉo la 2-a de Portugalio. Disputis la teritorion la regnoj de Portugalio kaj de Kastilio kaj finfine ĉirkaŭ 1255 jam apartenis al Kastilio. Fine de la 13a jarcento plenumiĝis la reloĝigo de la areo fare de enmigrintoj el Galegio, Asturio kaj Leono en la tempo de Sanĉo la 4-a. La defenda kastelo utilis ne nur kontraŭ islamanoj, sed ankaŭ kontraŭ portugaloj.

Dum la Moderna Epoko alternis fruktodonaj tempoj ĉefe pro la ĉeesto de gravuloj al sciencaj kaj artaj fakoj kun krizoj pro la militoj kontraŭ Portugalio. Diversaj nobeluloj havis la posedon de Aracena. Dum la unua duono de la 19a jarcento la vilaĝo ekapartenis al la provinco de Onubo kaj ne jam al tiu de Sevilo kaj estis nomumita ĉefurbo de la jurisdikcia teritorio kio helpis ties ekonomian disvolvigon baze sur agrikulturo de olivarbaroj kaj vitejoj kaj brutobredado de porko kaj ties produktaĵoj. Jam fine de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a la urba kerno ampleksiĝas al ebenaĵo kaj konstruiĝas riĉaj domoj de gravuloj kiuj venas tien ripozi somere kaj eĉ viziti la ĵus malkaŝitan kavon.

Dum la Hispana Enlanda Milito Aracena kaj ties ĉirkaŭaĵo ege suferis pro la militaj agadoj. Dum la unuaj tagoj oni organizis ministan kolonon kiu iros defendi Sevilon kontraŭ la atako de la armeanoj, sed antaŭ alveni ĉe Camas suferis embuskon kaj oni mortigis multajn anojn kaj aliaj estos poste ekzekutitaj. Julie la armeo de Francisco Franco preferis konkeri nur la sudan parton de la provinco por kontroli la havenojn kaj la nordan montaran parton konkeris nur aŭguste. Kiam alvenis la armeanoj al la areo okazis multaj ekzekutoj. Aracena estis konkerita la 18an de aŭgusto de 1936. Post la milito la ekonomio stagnis, sed poste rekupereiĝis ĉefe danke al turismo.

Populacio kaj urbanizado

Setlejoj

Mapo de la municipa teritorio kun la domaroj kaj la centra vilaĝo.

La vilaĝo estas konsiderata neoficiala ĉefurbo de la komarko, ĉar estas la plej loĝata, la ĉefurbo de la jurisdikcia (jura) teritorio de la komarko kaj pro dispono ofte de regionnivelaj servoj. En la municipa teritorio ekzistas kelkaj domaroj aŭ submunicipoj; krom la ĉefurbo estas la domaroj de Carboneras, Castañuelos, Corterrangel, Jabuguillo, La Umbría kaj Valdezufre[6] kie estas censataj totale 976 loĝantoj.

Domaroj kiuj formas la municipon de Aracena
Domaro Loĝantoj Koordenatoj Distanco (km)
Aracena 6.636 37° 53′ 28″ N 6° 33′ 40″ U / 37.89111 °N, 6.56111 °U / 37.89111; -6.56111 (mapo) 0
Carboneras 129 37° 55′ 06″ N 6° 32′ 37″ U / 37.91833 °N, 6.54361 °U / 37.91833; -6.54361 (mapo) 3
Castañuelos 126 37° 56′ 12″ N 6° 34′ 51″ U / 37.93667 °N, 6.58083 °U / 37.93667; -6.58083 (mapo) 7
Corterrangel 11 37° 56′ 15″ N 6° 36′ 02″ U / 37.93750 °N, 6.60056 °U / 37.93750; -6.60056 (mapo) 9
Jabuguillo 166 37° 51′ 38″ N 6° 30′ 59″ U / 37.86056 °N, 6.51639 °U / 37.86056; -6.51639 (mapo) 6
La Umbría 251 37° 51′ 38″ N 6° 27′ 28″ U / 37.86056 °N, 6.45778 °U / 37.86056; -6.45778 (mapo) 12
Valdezufre 293 37° 51′ 58″ N 6° 29′ 35″ U / 37.86611 °N, 6.49306 °U / 37.86611; -6.49306 (mapo) 7
Fontoj: Instituto Nacional de Estadística (Hispanio) 2010 (datenoj de 2009), Google Earth

Demografio

Aracena enhavas komence de 2009 populacion de 7.612 loĝantoj el kiuj 3.757 estas viroj kaj 3.855 virnoj. La proporcio inter viroj kaj virinoj estas de 0'9746, tre proksima al la nacia averaĝo. La populacio de Aracena apenaŭ suferis kvantajn ŝanĝojn en la lastaj 90 jaroj, kun kelkaj periodoj de malpliiĝo kiam dum la 1960-aj jaroj eksplodis la elmigrado el la ruraj zonoj al la grandaj urboj. Madrido, Barcelono kaj Sevilo estis la provincoj kien pli da aracenanoj elmigris.

Demografia evoluo de Aracena inter 1900 kaj 2009[7]
Tabelo prilaborata de: Wikipedia surbaze de la datenoj de la Instituto Nacional de Estadística (Hispanio) INE-2009
Piramido de populacio

El analizo de la populacia piramido oni deduktas jenon:

  • La populacio sub 20 jaroj estas 20% de la totala populacio.
  • La populacio inter 20-40 jaroj estas 30%
  • La populacio inter 40-60 jaroj estas 28%
  • La populacio mayor de 60 jaroj estas 22%

Tiu strukturo de la populacio estas tipa en la moderna demografio, kun evolucio al maljunigo de la populacio kaj malpliigo de la naskindico. Kuriozas ke ĉirkaŭ 60 % de la domoj estas loĝataj nur semajnfine aŭ ferie, ĉar temas pri dua hejmo. Same konstruado de tiom da domaroj ĉirkaŭ la origina kerno detruas la ĉirkaŭon de arbaretoj kaj fruktoĝardenoj.

Populacio eksterlanda

En la censo de 2008 estis censitaj 298 personoj eksterlandaj, kio reprezentas 4 % de la totalo de la municipo, tre sube de la ŝtata averaĝo; estas rumanoj (72), bolivianoj (39), marokanoj (22) kaj portugaloj (24) la grupoj plej multnombraj.[8]

Ekonomio

Korkokverko hegemonia arbo en la montoj de Aracena
Porkoj.
Bovoj paŝtantaj en kverkopaŝtejo.

Agrikulturo kaj brutobredado ĉefe de porko kaj produktado de kolbasoj kaj ĉefe de ŝinko. Turismo pro naturaj vidindaĵoj, historiaj, monumentoj kaj ĉefe la Kavo de Mirindaĵoj. En 2008 ekzistis en la municipo totalo de 754 entreprenoj, el kiu 673 (plej parto) havis malpli da 5 dungitoj, 61 entreprenoj inter 6 kaj 19 dungitoj kaj kun pli da 20 dungitoj estis 20 entreprenoj. Sendungeco estos nur 6 %, sed pro krizo en konstruado plialtiĝis al pli da duoble.

En agrikulturo elstaras en irigacio la trifolio kaj kotono kaj en sekejoj aveno kaj tritiko. Pri arba kultivado elstaras nuksarboj kaj olivarboj.

En brutobredado rimarkindas la jena aktivado:

Brutobreda censo (1999)[9]
Brutospecio Eroj
Abelbredado 1.306 abelujoj
Kortobirdaro 2.416.360
Bovoj 3.632
Ĉevaloj 408
Kaproj 2383
Muloj 176
Ŝafoj 1.689
Porkoj 6.353

La abundo de porkobredado permesas la ekziston de nombraj entreprenoj dediĉataj al produktado kaj komerciigado de la porkoproduktaĵoj.

En aliaj sektoroj de industrio estas ĝis 67 entreprenoj el kiuj menciindas kelkaj ddediĉataj al metalurgio, minado kaj simile. La komerco okupas pli da 300 entreprenojn. Por la turismo helpis la nune pli bonaj ŝoseoj kaj allogo de la Kavo de Mirindaĵoj kaj la Natura Parko; estas hoteloj, kampadejo, junulargastejo ktp.

Monumentoj

Dosiero:Castillo Aracena Iglesia.jpg
Preĝejo.
Interno de la Preĝejo

Elstaras la restoj de la Araba Kastelo Almohade, la temploj de gotiko, mudeĥaro kaj renesanco de Nuestra Señora del Mayor Dolor, Nuestra Señora de la Asunción, Santa Catalina, El Carmen, Santo Domingo, San Roque, Santa Lucía, San Pedro, Convento de Jesús María kaj José, ktp. Pri popola arkitekturo elstaras vario de la blankaj gotikaj domoj, renesancaj, barokaj ktp.

Notoj

  1. Sierra de Aracena y Picos de Aroche, Junta de Andalucía, konsultita la 31an de januaro 2010
  2. [http://www.diariodesevilla.es/article/economia/600898/la/gruta/las/maravillas/cierra/con/visitantes.html La Gruta de las Maravillas cierra 2009 con 140.000 visitantes, Konsultita la 23an de januaro 2010, www.diariodesevilla.es 7a januaro 2010, Diario de Sevilla.
  3. Parque Natural Sierra de Aracena y Picos de Aroche. Hidrografía, ole.uhu.es, konsultita la 3an de februaro de 2010
  4. Clima del Parque Natural de Sierra de Aracena y Picos de Aroche, sierradearacena.net, konsultita la 24an de januaro de 2010
  5. Parque Natural de la Sierra de Aracena y Picos de Aroche, parquesnaturales,consumer.es, konsultita la 25an de januaro de 2010
  6. Plano de Aracena y aldeas, konsultita la 19an de januaro 2010, www.juntaandalucia.es
  7. Explotación estadística del Padrón. Series históricas. Aracena, Instituto Nacional de Estadística (INE) España, konsultita la 3an de februaro de 2010
  8. Población por sexo, municipios y nacionalidad (principales nacionalidades). (Aracena), 2008, ine.es, konsultita la 22an de januaro de 2009
  9. Caracterización territorial de la Oficina Comarcal Agraria Sierra Oriental. Aracena, Consejería de Agricultura y Pesca. Junta de Andalucía. Unidad de Prospectiva. Marto 2001, konsultita la 27an de januaro de 2010

Bibliografio

  • AMADOR DE LOS RÍOS, RODRIGO. (1891) Huelva, Establecimiento Tipográfico "Artes y Letras", España.
  • AMADOR DE LOS RÍOS, RODRIGO. (1909) Catálogo de los monumentos históricos y artísticos de la provincia de Huelva, Madrid, España. ISBN 84-8163-137-X
  • ESPINOSA MAESTRE, FRANCISCO. La Guerra Civil en Huelva, Diputación Provincial de Huelva, Huelva, España. ISBN 84-8163-387-9
  • PÉREZ-EMBID WAMBA, JAVIER (1995) Aracena y su sierra. La formación histórica de una comunidad andaluza. Diputación Provincial de Huelva (presata). ISBN 84-8163-070-5

Eksteraj ligiloj