Arad (Israelo)
El Vikipedio
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Arad |
Arad (hebree ערד, arabe عراض) estas urbo en Israelo, ĉ. 25 km okcidente de la Morta Maro kaj 45 km oriente de Be'er Ŝeba.
Arad estis fondita en 1962; ĝiaj fondintoj deziris medion sen homamasoj kaj malpurigo. Arad konservis relative puran aeron. Ĝia blazono montras arbon inter dunoj.
Arad situas 579 metrojn super marnivelo; partoj situas pli alte. Ĝiaj koordinatoj estas 31°15′N 35°13′O / 31.25°N, 35.217°OKoordinatoj: 31°15′N 35°13′O / 31.25°N, 35.217°O. En 2003 ĝi havis proksimume 28.000 loĝantojn.
