Arad (historia departemento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arad estis historia reĝa departemento en la meza parto de la Hungara Reĝlando, pli proksime rande de sud-okcidenta Transilvanio, rumane: Comitatul Arad, germane: Komitat Arad.

Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Arad
Mures ĉe Arad

Demografio

Laŭ la censo de 1880

Laŭ la censo de 1910

Administracio

Estis 10 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:

Krome estis 216 da vilaĝoj.

La departemento estis oriente montara, okcidente ebenaĵa. Grava rivero estas Mures. La departamento estas grava trafika nodo. Tie disiĝas la vojoj el Budapeŝto al suda Transilvanio aŭ al suda Danubo.

Stefano la 1-a (Hungario) fondis la departementon en komence de la 11-a j.c. En 1241 la tataroj multloke faris senhomaj la komunumojn. En la 13-a j.c. alvenis germanoj kaj rumanoj. En 1514 armeo de György Dózsa faris detruojn. Dum la turka erao la okcidenta parto apartenis al Turkio, la orienta apartenis al Princlando Transilvanio sub aŭspicio de Turkio. La departemento liberiĝis de la turkoj en 1716 kaj ĝis 1741 iĝis landogarda zono. En 1849 la hungara armeo okupis kaj tenis la departementon ne tro longe. Poste en urbo Arad okazis kruda reprezalio. Ekde 1920 la plej granda parto apartenas al Rumanio, kies departementa sistemo estas tute alia. La hungara parto ( 1 urbo kaj 6 vilaĝoj) dum efemera tempo estis restaĵo-departemento kun departementejo Elek. Poste ĝi kuniĝis al departemento Békés.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ