Aradi Fáklya

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aradi Fáklya (Arada Torĉo) estis politika, kritika kaj raport-semajngazeto en Arad, (Rumanio). Ĝi aperis en januaro 1919 kaj ĝiaj redaktoroj estis Antal Lits kaj Ferenc Solymos. Ĝi ĉesis ĝian aperon en aprilo 1925. Kvankam ĝi estis senzaciserĉanta, tamen havis literaturan-artan mision, ĉar ĝi publikis la verkojn de Szántó György, Somlyó Zoltán, Sipos Iván, Fekete Tivadar, Pásztor Árpád, kaj helpis la junajn verkistojn, popularigis la klasikulojn. Ĝi raportis pri la koncerto de Béla Bartók en Arado (27-a de septembro 1924) kaj sisteme informis pri la teatra vivo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]