Aradia (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Titolpaĝo de la originala eldono de Aradia.

Aradia, aŭ la Evangelio de la Sorĉistinoj (anglalingve Aradia, or the Gospel of the Witches) estas libro verkita de la usona folkloristo Charles Leland en 1899. La teksto priskribas la kredojn kaj la ritualojn de kripta, religia movado rilate al sorĉarto en Toskanio. Leland firme asertas, ke tiu movado jam ekzistis de pluraj jarcentoj, kiam li malkovris ĝin en la 1890-aj jaroj. La kritikistoj longe diskutis, ĉu la verkisto pravas aŭ ne pri tio. La libro malgraŭe fariĝis unu el la fundamentaj tekstoj de viko kaj novpaganismo.

La teksto mem havas tre miksajn fontojn. Parto de ĝi estas traduko al la angla lingvo, fare de Leland, de la itala manuskripto Vangelo (evangelio). Leland sciigis, ke la manuskripton li ricevis de sia ĉefa korespondantino pri itala sorĉarto, virino de li nomita "Maddalena". La ceteraj ĉapitroj de la libro devenas de la propraj studadoj de Leland pri italaj folkloro kaj tradicioj, inkluzive de aliaj elementoj senditaj de Maddalena. Leland ja eksciis pri la ekzisto de Vangelo ekde 1886, sed Maddalena ne donis ekzempleron al li antaŭ 1897. Eĉ post la tradukado kaj la polurado de la teksto, Leland atendis du pliajn jarojn antaŭ eldoni Aradia. La dekkvin ĉapitroj de la libro priskribas la fontojn, kredojn kaj ritualojn de la itala, pagana tradicio pri sorĉarto. La centra emblemo de tiu kulto estas la diino Aradia, kiu alvenis al la mondo por lernigi sorĉarton al la kamparanoj, por ke ili kapablu kontraŭi siajn feŭdajn landsinjorojn kaj la Romkatolikan Eklezion.

La verko de Leland restis sufiĉe senfama ĝis la 1950-aj jaroj, kiam oni ekdiskutis novajn teoriojn pri pagana sorĉarto kaj ĝia eventuala transvivado ĝis la 20-a jarcento. La kritikistoj denove studadis Aradia, surbaze de tiuj modernaj hipotezoj. Restas malkonsentoj inter ili ĝis hodiaŭ: kelkaj el ili reĵetas la aserton de Leland rilate al la deveno de la manuskripto, dum aliaj komentistoj tute kontraŭe rigardas la Vangelo kaj ĝian tradukon kiel senkomparan dokumenton pri popolaj kredoj. Krom la kleruloj, Aradia ankaŭ havis gravan rolon en la historio de gardnera viko kaj de ĝia idaro, ĉar oni uzis la libron por pruvi, ke paganaj sorĉartaj ritualoj ankoraŭ postvivis en Eŭropo. Fragmento de la unua ĉapitro eĉ fariĝis parto de la liturgio de viko. Pro la kreskanta intereso, kiun ĝi vekis ĉe variaj publikoj, Aradia larĝe diskoniĝis per multaj reeldonoj fare de variaj eldonejoj, inkluzive de kritikeldono de 1999, enhavanta novan tradukon de Mario kaj Dina Pazzaglini.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Maddalena kiel juna viziulino.

Charles Godfrey Leland estis usona verkisto kaj folkloristo, kiu longe studis italan folkloron en Florenco dum la 1890-aj jaroj. Aradia estas unu el la rezultoj de tiuj studoj. Kvankam la libron oni kutime asocias kun Charles Leland, la malkovro de la origina manuskripto estas fakte plejparte atribuebla al mistera itala virino, kiun Leland sed ankaŭ lia nevino (kaj biografistino) Elizabeth Robins Pennell ambaŭ nomis "Maddalena". Laŭ la folkloristino Roma Lister, samtempulino kaj amikino de Leland, la vera nomo de Maddalena estis Margherita, kaj ŝi devenis de Florenco. Maddalena verŝajne rigardis sin kiel sorĉistinon tre lertan pri la malnovaj ritualoj, kaj asertis longan serion da prapatroj ĝis la etruska periodo[1]. Kiam ŝi verkis leteron al Leland, ŝi ĉiam subskribis per la nomo "Maddalena Talenti".[2]

Leland raportis, ke li renkontis Maddalena en 1886: ŝi rapide fariĝis la precipa fonto de la verkisto pri itala folkloro dum la sekvaj jaroj. Leland opiniis, ke ŝi apartenis al antikva, malaperinta movado rilate al magio kaj sorĉarto. "Pro longa interrilato", li skribas, "ŝi nun perfekte komprenas tion, kion mi volas, kaj ŝi scipovas ekstrakti tion el siaj samreligianoj"[3]. Li ricevis entute plurajn centojn da paĝoj de Maddalena, kiujn li poluris kaj enmetis en siajn librojn: Etruscan Roman Remains in Popular Tradition ("Romiaj-etruskaj restaĵoj en popola tradicio"), Legends of Florence Collected From the People ("Legendoj de Florenco kolektitaj de la popolo") kaj finfine Aradia. En 1886 Leland raportis, ke li ĵus eksciis pri la ekzisto de manuskripto priskribante la doktrinojn de itala sorĉarto, kaj petis al Maddalena, ke ŝi trovu ĝin kiel eble plej rapide[4]. Nur dek unu jarojn poste, je la 1-a de januaro 1897, Leland ricevis perpoŝte la manuskripton Vangelo. La teksto evidente estis skribita de Maddalena mem, ĉar ĝi havis ŝian skribmanieron. Leland tuj konsideris la tekston kiel aŭtentan dokumenton[5] pri la "Malnova Religio" (Old Religion) de la sorĉistinoj, sed ne kapablis determini, ĉu la teksto devenis de parolaj aŭ skribitaj fontoj. La sekvintaj leteroj inter Maddalena kaj Leland montras, ke Maddalena intencis edziniĝi kaj elmigri al Usono: Vangelo restis la lasta dokumento, kiun Leland ricevis de ŝi.

Leland fintradukis kaj poluris la tekston komence de 1897 kaj transdonis ĝin al David Nutt por publika eldono. Sed David Nutt senĉese prokrastis la eldonon de la verko. Do du jarojn poste Leland denove skribis al Nutt por postuli la resendon de la manuskripto kaj konfidi ĝin al alia eldonisto. Tiu petletero subite spronis Nutt akcepti la tekston, kaj la libro eldoniĝis en julio 1899 en malgranda kvanto[6]. La vika verkisto Raymond Buckland asertis, ke li instigis la unuan reeldonon de la libro en 1968 per sia eldonejo "Buckland Museum of Witchcraft"[7], sed fakte okazis jam pli frua, brita reeldono fare de "Wiccens Charles Rex Nemorensis"(sic) kaj Mary Cardell komence de la 1960-aj jaroj[8]. Ekde tiam, la teksto estis abunde reeldonita de tre variaj eldonejoj, inkluzive de nova traduko en 1998 fare de Mario kaj Dina Pazzaglini kun ekstraj eseoj kaj komentoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Vikifonto
Sur Vikifonto legeblas la anglalingva versio de Aradia

Ĉar li jam antaŭe studadis la fakon dum dekunu jaroj, Leland raportis, ke li ne estis mirigita de la enhavo de la Vangelo. Ĝi plejparte entenis tion, kion li atendis, escepte de kvazaŭe poeziaj fragmentoj. "Mi ankaŭ kredas," skribas Leland en la aldono de la libro, "ke en tiu Evangelio de la Sorĉistinoj ni havas almenaŭ fidindan priskribon de la doktrino kaj ritualoj observitaj dum sorĉsabato. Ili kultis malpermesitajn diojn kaj praktikis malpermesitajn agojn, inspiritajn tiom multe de ribelemo kontraŭ socio kiom de siaj propraj pasioj".

El la laboro fare de Leland rezultis sufiĉe maldika volumo. Li organizis la tekston per la kreado de dekkvin ĉapitroj, kaj plie almetis mallongajn prefacon kaj aldonon. La eldonita versio ankaŭ entenis notojn kaj, en multaj ekstraktoj, la originalan itallingvan tekston, kiun Leland tradukis. La plej granda parto de Aradia konsistas el sorĉoj, benoj kaj ritualoj, sed la teksto cetere proponas kelkajn rakontojn kaj mitojn, tiel evidentigante la influon de romia mitologio sed ankaŭ de romkatolikismo. La ĉefaj menciitaj protagonistoj estas la romia diino Diana, sun-dio nomita Lucifero, la biblia Kaino kiel luna dio, kaj finfine Aradia, kiu ludas la rolon de mesio. La sorĉarto priskribita en la Evangelio de la Sorĉistinoj estas samtempe praktika metodo por krei sorĉojn, kaj "kontraŭreligio" tute malfavora al hierarkio kaj romkatolikismo[9].

Temoj[redakti | redakti fonton]

Diana elirante el sia bano
François Boucher, 1742
57 x 73 cm (Luvro, Parizo)
La diino surhavas kronon, kiu havas la aspekton de krescentluno.

Kompletaj ĉapitroj de Aradia estas dediĉitaj al ritualoj kaj magiaj sorĉoj. La 6-a ĉapitro entenas la priskribon de sorĉoj, kiuj celas enamigi la deziratan personon. La libro klarigas la farendan ekzorcon, kiam oni trovas ŝtonon kun kavo aŭ rondan ŝtonon, por aliformi ĝin en amuleton kaj tiel akiri la favoron de Diana (4-a ĉapitro). La 2-a ĉapitro priskribas ritualan feston por la honorigo de Diana, Aradia kaj Kaino. La rakontoj okupas malpli grandan parton de la libro, kaj konsistas el variaj noveletoj kaj legendoj, pri la naskiĝo de sorĉreligio kaj pri la agoj de ĝiaj dioj. En la aldono, Leland resumas la mitojn prezentitajn de la teksto, skribante: "Diana estas la Reĝino de la Sorĉistinoj; asociano de Herodiaso [t.e. Aradia] per siaj rilatoj al sorĉarto; ŝi naskis la filon de sia frato la Suno [t.e. Lucifero]; kiel luno-diino ŝi iom rilatas al Kaino, kiu loĝas sur la luno kiel kaptito; la malnovaj sorĉistinoj estis uloj opresitaj de feŭdaj terenoj, kaj ili venĝis kiel eble plej ofte, per la organizo de orgioj por Diana, kiujn la Romkatolika Eklezio rigardis kiel kulton de Satano". Diana estas ne nur la diino de la sorĉistinoj, sed estas ankaŭ prezentita kiel la kreintino de la tuta universo en la 3-a ĉapitro, dividante sin en lumon kaj ombron. Post la naskiĝo de Lucifero, Diana aliformiĝas en katon, logas sian propran filon, kaj el tio rezultas la naskiĝo de Aradia, ilia filino. Diana manifestas la potencon de sia sorĉarto per la kreado de "la ĉieloj, la steloj kaj pluvo", tiel fariĝante "Reĝino de la Sorĉistinoj". La 1-a ĉapitro prezentas la unuajn sorĉistinojn kiel sklavojn, kiuj sukcesis forfuĝi de siaj mastroj kaj ekis novajn vivojn kiel "ŝtelistoj kaj aĉaj uloj". Al ili sendas Diana sian filinon Aradia, por lernigi al tiuj eksaj servuloj sorĉarton, kies potencon ili sekve rajtos uzi por "detrui la aĉan rason [de la mastroj]". La disĉiploj de Aradia do fariĝis la unuaj sorĉistinoj, kaj sekve daŭrigis la kulton de Diana. Charles Leland estis tre impresita de tia kosmogonio: "En ĉiuj aliaj Skriboj de ĉiuj rasoj, de la viro (…) estis kreita la universo, dum en Sorĉarto la praa principo estas la virino".

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Du sorĉistinoj irante al sabato.
Fare de Francisco Goya (1799)

Aradia konsistas el dekkvin ĉapitroj. La dek unuaj ĉapitroj estas prezentitaj kiel la traduko fare de Leland de la manuskripto Vangelo, kiun li ricevis de Maddalena. Tiu sekcio, kvankam ĝi ĉefe entenas la priskribojn de pluraj sorĉoj aŭ ritualoj, estas ankaŭ la fonto de plejmulto de la mitoj kaj popolaj rakontoj de la libro. La fino de la 1-a ĉapitro estas la fragmento, kie Aradia donas al siaj disĉiploj la instruojn por praktiki sorĉarton.

La unuaj dek ĉapitroj ne tute estas senpera traduko de la Vangelo. Leland ankaŭ proponas siajn proprajn komentojn kaj notojn en pluraj partoj de la teksto. Krome, la 7-a ĉapitro entenas aliajn popolajn rakontojn, kiuj ne devenas de la ĉefmanuskripto. La mezepokisto Robert Mathiesen opinias, ke la Vangelo fakte konstituas eĉ pli malgrandan parton de Aradia. Li asertas, ke nur la 1-a, 2-a kaj unua duono de la 4-a ĉapitroj kongruas kun la priskribo, kiun Leland antaŭe faris pri la enhavo de la manuskripto. Laŭ Mathiesen, la ceteraj partoj de la libro eble devenas de aliaj tekstoj kolektitaj de Leland danke al Maddalena[10].

La lastajn kvin ĉapitrojn oni pli klare identigas kiel apartajn fontojn, kiujn Leland tamen aldonis al la Vangelo, ĉar ili proksimume rilatas al la sama fako. Tiujn tekstojn la verkisto akiris dum sia studado de itala sorĉarto, precipe dum la skribado de Romiaj-Etruskaj Restaĵoj kaj Legendoj de Florenco. La temoj de tiuj aldonitaj ĉapitroj estas iomete malsamaj ol tiuj de la komenco de la libro. Leland tamen decidis inkludi ilin, parte por "konfirmi, ke la kulto de Diana ekzistis jam de longe, ekde la epoko de frua kristanismo"[11]. La 15-a ĉapitro, ekzemple, konsistigas elvokon al la romia diino Laverna per ludkartaro. Leland klarigas en noto la celon de tiu aldono: Diana, kiel portretita en Aradia, estas kultita de ŝtelistoj, dum Laverna estis la romia diino pri ŝteleco[12]. La aliaj rimarkoj de Leland pri la teksto troveblas en la prefaco, la aldono kaj la multnombraj notoj de la libro.

Al pluraj fragmentoj Leland aldonas la itallingvan version, kiun li tradukis. Laŭ Mario Pazzaglini, aŭtoro de la nova traduko de 1999, la itala versio entenas malĝustaĵojn, mankantajn vortojn kaj gramatikajn erarojn. Sufiĉe neatendite, ĝi plie estas redaktita en laŭtipa itala lingvo, kaj ne en iu loka dialekto[13]. Pazzaglini konkludas, ke la Vangelo estis unue tradukita el dialekto al baza itala lingvo, kaj nur sekve al la angla. El tio rezultis diverskonsista aro da tekstoj, kelkfoje malbone kopiitaj[14]. Leland mem rigardis la tekston kiel "kolekton da ceremonioj, sorĉoj kaj tradicioj". Li eĉ konsideris la manuskripton kiel la provon kolekti "valorajn kaj strangajn restaĵojn de la antikva romia-etruska folkloro", por eviti ke ili malaperu. Ekzistas neniu kohereco inter la rakontoj, kaj eĉ ne en la sekcioj, kiujn Leland atribuas al la Vangelo. Tia manko de logiko, aliflanke, estas argumento favora al la aŭtenteco de la teksto: laŭ la religia klerulo Chas Clifton, la teksto ŝajne ne estis "masaĝita (...) por la estontaj aĉetantoj de la libro"[15].

Debateblaj punktoj[redakti | redakti fonton]

Charles Godfrey Leland verkis gazetartikolojn, komedion kaj librojn pri folkloro kaj lingvistiko. El liaj verkoj, Aradia estis sendube la plej diskutita.

En siaj komentoj, Leland videble kredas, ke "la sorĉistinoj eĉ hodiaŭ formas fragmentan, sekretan socion aŭ sekton, kiun ili kromnomas Malnova Religio ; kaj estas tutaj vilaĝoj en Romagna, kie la loĝantoj estas kompletaj paganoj". Surbaze de tiu hipotezo, Leland konjektis, ke "la ekzisto de religio supozas Skribon. Tiukaze estas sufiĉe konsentebla, eĉ sen atentema kontrolo, ke la Evangelio de la Sorĉistinoj vere estas tre malnova verko (...), verŝajne la traduko de iu teksto en la frua aŭ malfrua latina".

La aserto de Leland pri la aŭtenteco de la manuskripto estis longe diskutita. Oni eĉ kontestis, ke li iam ricevis tian manuskripton. En 1921 eldoniĝis verko fare de Margaret Murray kaj titolita La Sorĉ-kultoj en Okcidenta Eŭropo, en kiu ŝi opinias, ke la eŭropaj sorĉistinaj procesoj estis fakte nur oportunaj iloj por persekuti antikvan, postvivantan paganan religion. Poste, la usona aŭtoro Theda Kenyon, en bombasta libro de 1929 titolita Sorĉistinoj Ankoraŭ Vivas, kunligis la tezon de Murray kun la sorĉ-religio priskribita en Aradia[16][17]. Konsekvence, la argumentoj kontraŭ la tezo de Murray finfine fariĝis ankaŭ argumentoj kontraŭ Leland. Jeffrey Burton Russell, klerulo pri sorĉarto, dediĉis parton de sia verko titolita Historio de Sorĉarto: Sorĉistoj, Herezuloj kaj Paganoj (1980) al kontraŭdiskuto. Russell malkonsentas ne nur kun Aradia, sed ankaŭ kun Murray kaj La Sorĉistino de Jules Michelet (1862), kiu tutsame rigardis sorĉarton kiel okultan religion[18]. Ankaŭ la historiisto Elliot Rose, en A Razor for a Goat, reĵetis Aradia nur kiel kolekton de sorĉoj, kiu ne sukcesas konvinke priskribi religion[19]. En Triumph of the Moon, la historiisto Ronald Hutton koncize resumis la tutan debaton, priskribante la tri rivalajn hipotezojn:

  1. La manuskripto Vangelo estas aŭtenta teksto, kiu priskribas religion ĝis nun nekonatan.
  2. Maddalena redaktis la tekston, aŭ kun aŭ sen la helpo de Leland, eble danke al sia propra scio pri folkloro kaj sorĉarto.
  3. La tuta dokumento estis falsita de Leland.

Hutton mem rigardas sin kiel skeptikulon, ne nur pri la ekzisto de la religio priskribita en Aradia[20], sed eĉ ankaŭ pri la ekzisto de Maddalena. Laŭ la historiisto ŝajnas pli kredebla, ke Leland kreis la tutan rakonton, ol ke la folkloristo estis trompita tiel facile de modesta itala viziulino[21]. La religia kritikisto Chas Clifton, tute kontraŭe, indignas pri la vidpunkto de Hutton, ĉar ĝi konsistigas gravan akuzaĵon pri literatura fraŭdo sole fonditan sur "argumentum ad ignorantiam"[22] (unu el la ĉefaj argumentoj de Hutton estas, ke Aradia malsamas al la tuta mezepoka literaturo).

La mezepokisto Mathiesen ankaŭ malkonsentas kun la tria, plej skeptika hipotezo: li rimarkas, ke la partoj de Aradia, kiuj ne devenas de la Vangelo, estis multege korektitaj kaj reviziitaj de Leland okaze de la redaktado, dum la italaj sekcioj estis tute male preskaŭ netuŝitaj, escepte de la korektetoj, kiujn "ĝuste farus releganto komparante sian kopion al la originalo"[23]. El tio konkludas Mathiesen, ke Leland ja verkis surbaze de ekzistanta itallingva originalo, kiun la mezepokisto konsideras kiel "aŭtentan", sed ne reprezentan de iu ajn vasta popola tradicio. La antropologistino Sabina Magliocco atenteme ekzamenis la unuan hipotezon, laŭ kiu la manuskripto de Leland vere reprezentas popolan tradicion pri la kulto de Diana, en artikolo titolita Kiu estis Aradia? Historio kaj Disvolviĝo de Legendo. Magliocco opinias, ke Aradia eble reprezentas 19-a jarcentan version de la kulto de Diana, kiu entenis ne nur mezepokajn sed ankaŭ pli modernajn elementojn influitajn de satanismo: la mencio de Lucifero, tio estas la kristana diablo, la kultobservo de sorĉarto, la nudaj dancoj sub la luno, kaj tiel plu ...[24]

Influo sur viko kaj novpaganismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Magliocco, Aradia estas "la unua vera teksto de la 20-a jarcenta renaskiĝo de sorĉarto"[25], ĉar ĝi havis gravan influon sur la disvolviĝo de viko kaj novpaganismo. La tezo de Aradia ŝajne kongruas kun tiu de Margaret Murray, laŭ kiu la sorĉarto de la Renesanco kaj de la sekvintaj jarcentoj estis fakte postvivaĵo de antikvaj paganaj kredoj. Kiam Gerald Gardner poste asertis, ke li renkontis aŭtentajn sorĉistinojn meze de 20-a jarcenta Britio[26], la antaŭaj verkoj de Michelet, Murray kaj Leland do kontribuis pruvi, ke tia transvivado ja eblis[27].

La "Ordono de la Diino", grava parto de la liturgio praktikata dum vikaj ritualoj[28], estis forte inspirita de la parolado fare de Aradia en la unua ĉapitro de la libro. Fragmentoj de la parolado eĉ aperis en frua versio de gardnera ritualo[29]. Laŭ Doreen Valiente, unu el la pastrinoj de Gardner, Gardner estis sufiĉe mirigita, kiam Valiente rekonis la tekston kiel parton de la libro de Leland. Valiente poste reverkis la fragmenton, uzante kaj prozon kaj poezion, kaj konservis nur la "tradician" paroladon de Aradia[30]. Kelkaj branĉoj de viko uzas la nomojn "Aradia" aŭ "Diana" por aludi al la Diino kaj Reĝino de la Sorĉistinoj. Ronald Hutton raportas, ke la plej frutempaj ritualoj de gardnerismo uzis la nomon "Airdia", alian formon de "Aradia"[31]. Hutton cetere sugestas, ke la fundamenta graveco de rituala nudeco en vikaj ritualoj ĉefe devenas de repliko de Aradia en la libro[32]:


"Kaj kiel pruvo, ke vi estas vere liberaj,
Nudaj vi estos en viaj ritoj, kaj viroj
Kaj virinoj ankaŭ: tio daŭros ĝis
La morto de la lasta el viaj mastroj"

Aradia, aŭ la Evangelio de la Sorĉistinoj (1-a ĉapitro)


Florenco en 1898. Nedaŭre la ĉefurbo de la itala reĝlando, Florenco ekmoderniĝis en la 1880-aj jaroj, sed multaj florencanoj ankoraŭ spertis mizeron, kaj la plej granda parto de Toskanio restis izolita kaj kampara. Pentraĵo fare de Oswald Achenbach.

Akceptante Aradia kiel la aŭtentan fonton de tiu praktiko, Robert Chartowich tamen rimarkis, ke la nova traduko fare de Pazzaglini en 1999 ne estas tiel akurata. Legeblas la jeno en la versio de Pazzaglini: "Viroj kaj Virinoj / Vi ĉiuj estos nudaj, ĝis / Tamen, li estos mortinta, la lasta / El viaj mastroj estas mortinta." Laŭ Chartowich, la rituala nudeco de viko baziĝas sole sur la mistraduko de Leland, kiu maltrafe aldonis la vortojn "en viaj ritoj"[33].

La enhavo de Aradia tamen ne estis bonvenigita de ĉiuj novpaganoj. Laŭ Clifton, la pli modernaj hipotezoj pri la ekzisto de postvivanta itala sorĉreligio, ekzemple tiuj de Leo Martello kaj Raven Grimassi el la Stregheria-movado, ne tute kongruas kun la asertoj de la libro. Tia embaraso rilate al Aradia, opinias Clifton, eble devenas de la nekredemo de la novpaganoj pri la aŭtenta antikveco de ilia religia movado[34]. Valiente proponas alian klarigon: la identigo de Lucifero kiel la Dio de la Sorĉistinoj, en Aradia, simple ŝajnas tro abrupta al la disĉiploj de viko, kiuj pli kutimas al la pli milda, romantika paganismo de Gerald Gardner kaj nepre reĵetas iun ajn rilaton inter sorĉarto kaj satanismo[35].

Clifton rimarkas, ke Aradia havis precipe grandan influon sur la estroj de la vika movado en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, sed hodiaŭ ne plu aperas kiel legenda libro sur la listoj donitaj de la membroj al la novuloj. Ĝi cetere ne plu estas citita tiel abunde en la plej freŝdataj novpaganaj verkoj[36]. La nova traduko de la libro, eldonita en 1998, estas enkondukita de la vika verkisto Stewart Farrar, kiu denove emfazas la gravecon de Aradia, skribante: "La talenta studado fare de Leland pri mortanta tradicio signife kontribuis al alia, vivanta kaj kreskanta tradicio"[37].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lister, Roma (1926). Reminiscences — Social & Political. London: Hutchinson & Co., pp. 123–24. citita en Mathiesen, Robert (1998). "Charles G. Leland and the Witches of Italy: The Origin of Aradia", in Mario Pazzaglini: Aradia, or the Gospel of the Witches, A New Translation. Blaine, Washington: Phoenix Publishing, Inc., p. 25. ISBN 0-919345-34-4.
  2. Mathiesen, Robert (1998). "Charles G. Leland and the Witches of Italy: The Origin of Aradia", in Mario Pazzaglini: Aradia, or the Gospel of the Witches, A New Translation. Blaine, Washington: Phoenix Publishing, Inc., p. 32. ISBN 0-919345-34-4.
  3. Leland, Charles Godfrey (1899). "Preface", Aradia, or the Gospel of the Witches. David Nutt.
  4. Leland, Charles Godfrey (1899). "Appendix", Aradia, or the Gospel of the Witches. David Nutt.
  5. Mathiesen, p. 35.
  6. Clifton, Chas (1998). "The Significance of Aradia", in Mario Pazzaglini: Aradia, or the Gospel of the Witches, A New Translation. Blaine, Washington: Phoenix Publishing, Inc., p. 73. ISBN 0-919345-34-4.
  7. Buckland, Raymond, citita en Clifton, p. 75.
  8. Hutton, Ronald (2000). Triumph of the Moon. Oxford University Press, p. 298. ISBN 0-500-27242-5.
  9. Mathiesen, p. 50
  10. Mathiesen, p. 37.
  11. Leland, 11-a ĉapitro
  12. Leland, 15-a ĉapitro
  13. Pazzaglini, Mario (1998). "Leland and the Magical World of Aradia", Aradia, or the Gospel of the Witches, A New Translation. Blaine, Washington: Phoenix Publishing, Inc., pp. 84–85. ISBN 0-919345-34-4.
  14. Pazzaglini, p. 92.
  15. Clifton, p. 70
  16. Hutton, 2000, p. 199
  17. Clifton, p. 62.
  18. Russell, Jeffrey (1982). A History of Witchcraft: Sorcerers, Heretics and Pagans. Thames and Hudson, p. 218. ISBN 0-19-820744-1.
  19. Rose, Elliot (1962). A Razor for a Goat. University of Toronto Press, pp. 148–53.
  20. Hutton, 2000, pp. 145–148.
  21. Hutton, Ronald (1991). The Pagan Religions of the Ancient British Isles: Their Nature and Legacy. Oxford University Press, p. 301.
  22. Clifton, p. 67.
  23. Mathiesen, p. 39.
  24. Magliocco, Sabina (2002). "Who Was Aradia? The History and Development of a Legend". Pomegranate: The Journal of Pagan Studies 18.
  25. Magliocco, Sabina (1999). "Book Review: The New Edition of Leland's Aradia". Pomegranate: The Journal of Pagan Studies 9.
  26. Gardner, Gerald (1954). Witchcraft Today. Citadel Press. ASIN B0007EAR5W.
  27. Clifton, p. 75.
  28. Clifton, p. 60.
  29. Serith, Ceisiwr. "The Sources of the Charge of the Goddess". Enchanté 21: 21–25. citita en Clifton, p. 73.
  30. Valiente, Doreen, citita en Clifton, p. 73.
  31. Hutton, 2000, p. 234.
  32. Hutton, 2000, p. 225.
  33. Chartowich, Robert (1998). "Enigmas of Aradia", en Mario Pazzaglini: Aradia, or the Gospel of the Witches, A New Translation. Blaine, Washington: Phoenix Publishing, Inc., p. 453. ISBN 0-919345-34-4.
  34. Clifton, p. 61.
  35. Valiente, Doreen, citita en Clifton, p. 61.
  36. Clifton, pp. 71–72.
  37. Farrar, Stewart (1998). "Foreword", en Mario Pazzaglini: Aradia, or the Gospel of the Witches, A New Translation. Blaine, Washington: Phoenix Publishing, Inc., p. 20. ISBN 0-919345-34-4.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]


Nuvola apps ksig.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Literaturo


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.