Aradu Nou
Aradu Nou, hungare: Újarad estis vilaĝo en Hungario, poste en Rumanio aligita al Arad en 1945.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 6006 loĝantojn (germanoj, hungaroj, rumanoj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estis en 1333. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Arad).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj
- Emil Asboth (Újarad, 23-a de majo 1854 – Budapest, 8-a de aprilo 1935): inĝeniero pri mekaniko, profesoro
- Oszkár Asbóth (Újarad, 10-a de aŭgusto 1852 – Budapest, 24-a de aŭgusto 1920): lingvisto, universitata profesoro, ano de Hungara Scienca Akademio
- Péter Bárány (Miskolc, ĉ. 1767 – Újarad, 10-a de julio 1829): sekretario de Ferenc Széchényi, tradukisto.
- Szilárd Iván (Újarad, 8-a de majo 1912 – Budapest, 7-a de aŭgusto 1988): pentristo, grafikisto.
- Ambrus Orth (Újarad, 1871 – Budapest, 1931): arkitekto, kun Emil Somló projektanto de konstruaĵo de la universitata biblioteko de Cluj.
- János Mayer Ker. pastro, muzikkritikisto
- Lőrinc Schlauch (Újarad, 27-a de marto 1824 – Nagyvárad, 10-a de julio 1902): rom-katolika episkopo, kardinalo, eklezijuristo, ano de la Hungara Scienca Akademio (1901).
- Béla Vizkelety (1825 - Pest, 1864): pentristo.
- Imre Vízkelety (Újarad, 1819 - Pécs, 1895): pentristo.
- Róbert Zselénszky, grafo, Zelanka-Źeléński (Újarad, 30-a de julio 1850 – Budapest, 20-a de novembro 1939): grandbienulo, ekonomia verkisto.