Aragona kastelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aragona Kastelo
La aragonaj turoj de la kastelo
La aragonaj turoj de la kastelo
burgo
Lando Italio vd
Situo Reggio di Calabria
Adreso Placo Castello
89100 Reggio Calabria, Italio
Koordinatoj 38° 6′ 20″ N, 15° 38′ 39″ O (mapo)38.10554215.644214Koordinatoj: 38° 6′ 20″ N, 15° 38′ 39″ O (mapo)
Aragona Kastelo (Italio)
Aragona Kastelo (Italio)
DEC
Aragona Kastelo
Aragona Kastelo
Situo de Aragona Kastelo
Map
Aragona Kastelo
Kolektoj Ekspoziciejo
(Pentrarto, Skulptaĵo, Arkitekturo, Foto...)
vdr

La Aragona kastelo de Reggio Calabria estas la ĉefa fortreso de la urbo, ĝi staras en la samnoma placo Kastelo inter vojo Aschenez kaj vojo Possidonea. Ĝi estas konsiderita, kun la Bronzoj de Riace, unu el la ĉefaj historiaj simboloj de la urbo Reggio. Ekde la jaro 1956 ĝi gastigas la "Osservatorio dell'Istituto Nazionale di Geofisica".

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo dum la 19-a jc.

Ankaŭ se monde konata kiel aragona, la Kastelo de Reggio fakte havas originojn ege pli antikvajn, nome spuroj de fortreso en tiu zono de la urbo fakte datas ege el pli antaŭaj epokoj ol la konstruo de la vera kastelo.

Antikve[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ la monteto kie staras la fortreso estas ege malpli evidenta, sed dum la antikvaj tempoj ĝi estis vere grava punkto por la gvardio de la mursistemo. Probable la muroj de la palaipolis (la palèpoli estis la antikvega urbo fondita dum la 8a jarcento a.K.) havis, kiel suban angulon de la muroj kiuj malsupreniris el la akropolo, ekzakte la nunan zonon de la kastelo. Dum la helena periodo, pro la grandigo de la urbo al maro, la monteto restis fortresa loko milite gravega, dum la muroj, kiuj en la greka polis estis norde, nun malsupreniris ĝis la haveno; la arkeologia situo de la "Grekaj Muroj" sur la Lungomare Matteotti montras fakte la angulon de la muroj.

En romia epoko, dum la imperia periodo, la muroj ne estis konstruitaj, ĉar la imperio estis ege prospera, kaj la plej gravaj lokoj de la muroj estis forlasataj al iliaj fatoj.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Sub la imperiestro Justiniano la 1-a, dum la milito inter la gotoj kaj la bizancanoj, Belisario eniris en Reggio por liberigi ĝin el la barbaroj kaj trovis la urbon sen fortresoj, tiel la generalo tuj komandis la refaradon de la muroj. Li ne povis fakte permesi ke la urbo estu senprotekta pro la grava rolo kiun la haveno de Reggio havis en la ligiloj inter Italio kaj Konstantinopolo. Li reakiris do la malsupran parton de la muroj kiuj estis apogitaj al la haveno, nome la monteto de la kastelo iĝis do la angula remparo de la muroj, aligita al la monto. Tio kreis fortresan centron kiu protektis la havenon de Reggio kaj la tutan sudan Kalabrion. La dokumentata ekzisto de vera kastelo estas el la jaro 536.

En la jaro 1059 la fortreso pasis el la bizancanoj al la normandoj kaj dum la jaro 1266 al Karlo de Anjou. El la epoko de la normandoj, kiuj portis tie la kortegon, la kastelo estis modifita kaj larĝigita plurfoje.

Granda parto de la laboro okazis dum la longa reĝado de Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio), kiam la imperia aŭtoritato devis aranĝi defensan ŝtatan sistemon de la Regno de Sicilio.