Aragonito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aragonito (ĉeĥe vřídlovec) estas Karlovara (Ĉeĥio) specialaĵo – unika ŝtono de tiu ĉi speco en la mondo. Fakte ĝi estas sedimenta kalkoŝtono el (ekzemple) karlovaraj mineralaj fontoj. El ĝi oni produktas belajn memoraĵojn, ekzemple cindrujojn, varojn etajn aŭ pli grandajn skribilarojn, brakringojn, pendaĵojn kaj aliajn.

Aragonito

La gastoj ofte kunportadas de tie kiel memoraĵon tiel nomatajn "ŝtonigitajn florojn". Tio estas floroj, kiujn oni trempis en unu el la fontoj kaj lasis ilin tiel longe, ĝis ili estas "ĉirkaŭkreskitaj" per tavolo de flav-rustkolora gejseroŝtono – aragonito, kiu poreterne konservas ilian originan formon. Kelkaj variaĵoj estas uzitaj kiel gemo.

La mineralo estis malkovrita en 1797 en Molina de Aragón (Hispanio).