Aragua de Barcelona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto, Aragua de Barcelona.

Aragua de Barcelona estas ĉefurbo de la samnoma municipo, unu el 21 kiuj kunformas la subŝtaton Anzoátegui, oriente de Venezuelo. Situanta en la regiono centr-okcidenta de la subŝtato, la Municipo Aragua havas areon de 2.624 km² kaj 27.025 loĝantojn (censo de 2001). Estas dividita en du paroĥoj, nome Aragua de Barcelona kaj Cachipo [kaĈIpo].

Surloke, la loĝantoj aludas al la urbo simple kiel Aragua.

La 18an de aŭgusto de 1814, dum la Milito de Sendependigo de Venezuelo, en Aragua okazis unu el plej sangoverŝaj bataloj de la tuta konflikto. Ĉirkaŭ 2.000 defendantoj respublikaj estrataj de la kolonelo José Francisco Bermúdez kontraŭis la atakon fare de ĉirkaŭ 5.000 monarkistoj estrita de la hispana generalo Francisco Tomás Morales. Laŭ la historiisto Francisco Alejandro Vargas, dum la batalo el domo al domo pereis ĉirkaŭ 1.700 defendantoj aŭ loĝantoj de la urbo kaj vundiĝis ĉirkaŭ 2.000, kaj krome aliaj estis poste ekzekutitaj malpie fare de la trupoj de Morales, laŭ superaj ordonoj de la ĉefestro de la monarkisma armeo, nome José Tomás Boves. En totalo, ĉirkaŭ 4.711 personoj mortiĝis inter ambaŭ partioj.

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo (maizo kaj cerealoj) kaj brutobredado ĉefe de bovoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]