Aralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arala lago)
Aralo
ekslago • salakva lagolago [+]

LandojKazaĥio, Uzbekio

KontinentoAzio
Alfluantoj
- alfluantojAmudarjo, Sirdarjo
Gravaj urboj ĉebordajAral, Mujnak

Supermara alteco31 m [+]
Koordinatoj45° 0′ 0″ N, 60° 0′ 0″ O (mapo)4560Koordinatoj: 45° 0′ 0″ N, 60° 0′ 0″ O (mapo) [+]

Maksimuma profundo34 m
Areo8 303 km² (830 300 ha) [+]

Aralo (Kazaĥio)
Aralo (Kazaĥio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Aral Sea [+]
vdr

Aralo (Arala maro, Arala lagoAral-lago) (kazaĥe Aral tenizi, uzbeke Orol dengizi, ruse Аральское море, Aralskoje more) estis senelflua sala lago en Azio, kiu kuŝas en baseno de la malaltebenaĵo de Turan (d:Q575516). Ĝi apartenas duone al Uzbekio kaj Kazaĥio.

El la jaro 1852 ekzistas sciigoj pri riĉeco de ĉirkaŭlaga areo je karpoj, vulpoj, antilopoj, siluroj, acipenseroj, pelikanoj, mevoj, erinacoj kaj tigroj.

Malaltiĝo de la nivelo[redakti | redakti fonton]

Ŝrumpiĝo de Aralo inter 1960 kaj 2014
Forlasita ŝipo sur sekiĝinta fundo de Aralo apud urbeto Aralo en Kazaĥio

La ĉefaj alfluantaj riveroj estas Amudarjo kaj Sirdarjo. Ĉar oni elprenis el tiuj riveroj ekde la erao de Stalin (komenco de la intensa kultivado de kotonujo en Uzbekio kaj Kazaĥio) multan akvon por irigacio, malaltiĝis daŭre la akvonivelo, tiel ke Aralo eble baldaŭ ĉesos ekzisti.

Ekde 1960 ĝis hodiaŭ la akvonivelo malaltiĝis je 23 metroj. La surfaco de la lago reduktiĝis dumtempe je 60%, la akvovolumeno je 80%. Dum la fruaj 1960-aj jaroj, kun areo de ĉirkaŭ 68.000 km², la lago estis la 4-a plej granda lago de la mondo. Ĝi nun konsistas el du partoj: la suda Granda Aralo kaj la norda Malgranda Aralo. En 1990 la granda Aralo havis surfacon de ĉirkaŭ 33.000 km², la malgranda nur ĉirkaŭ 3.000 km².

Ekde 2002 la insulo Vozroĵdenija en la Arala lago iĝis duoninsulo. Oni antaŭvidas la dividiĝon de la Granda Arala Lago de 2006 ĝis 2008 al okcidenta, profunda, parto kaj orienta, malprofunda, parto. Oni prognozis ankaŭ la dispartiĝon de la Malgranda Arala Lago al pli malgrandaj lagetoj, sed la destinon de tiu lago povas ŝanĝi lastatempa aktiveco de Kazaĥio (vd. sube). La urboj Aralo (pli frue ruse Aralsk) ĉe la norda kaj Mujnak ĉe la suda bordo, kiuj en 1960 situis ĉeborde, situis en (2003) jam 100 km for de la iama bordlinio.

Komparo de 1850 (nigra linio) kaj 2004 (satelita foto)
Satelita foto de Aralo de aŭgusto de 1985

La forkonduko de la granda akvokvanto, kiu okazis ekz. el la rivero Amudarjo tra la Karakum-kanalo, altigis okulfrape la akvonivelon de la sude situanta Sarikamiŝ-lago kaj la okcidente situanta Kaspia Maro. La forta agrikultura foruzado de la alflua rivera akvo kaj la ŝrumpo de la ne-deflua sala lago kondukis en la lastaj 30 jaroj al la kreskanta saliĝo de Aralo. Sur la satelita foto, sud-okcidente de la lago, oni povas vidi blankan regionon, kovrata per tien blovita salo, kiu kolektiĝis ĉe la dunoj. La pli frue oriente de la lago komenciĝanta dezerto Kizilkumo etendiĝis ĝis al la lago kaj la tre saloriĉaj dunoj de la okcidenta bordo ĝis en la lagon. La dezerto antaŭeniras daŭre suden de la lago al la produktemaj, agrikulture valoraj areoj.

Ekologiaj postsekvoj de la sekiĝo[redakti | redakti fonton]

Ŝipo sur la iama lago Aralo

Samtempe altiĝis la enhavo de salo je 2,6% (oni mezuris eĉ jam 4,5%), kio rezultigis kompletan pereon de fiŝoj el la lago. La iamaj havenurboj kaj albordolokoj nun situas meze en la dezerto, pli ol 100 km de la iama bordolinio. Post la retiriĝo de la akvo restis nur sal- kaj polvodezerto, kiu estas tre danĝera por la sano pro la jardekaj alŝutoj de kemiaj sterkoj, herbicidoj, pesticidoj kaj aliaj damaĝaj materialoj. Oni uzis por la defoliigo de kotonujaj kulturoj pro la maŝina rikolto la efikanton Agent Orange, toksaĵon, kiun la Usona armeo jam uzis en la Vjetnama milito. Agent Orange estis uzata en la tuta Arala baseno direkte super la kotonplukantoj, kiuj havis nur kelkajn sekundojn por sin sekurigi en kovrita loko.

Multaj loĝantoj de la ĉirkaŭo suferas je diversaj kronikaj malsanoj. Ankaŭ la mortemo de infanoj estas tre alta. Oni kalkulas, ke ĉirkaŭ 25% de la loĝantaro en la kotonkulturaj areoj estas mense neprogresinta. La homoj malsaniĝas je ezofaga kancero (80% el la kanceraj malsanoj), kiu estas la unua paŝo al pli danĝeraj kanceroj.

Restariga agado en la regiono[redakti | redakti fonton]

Sur la novaperinta dezerto oni povas renkonti ŝipojn - eĉ kelkdeko da kilometroj de la hodiaŭa bordo de la malgrandigita lago Aralo

En la lago situanta insulo Vozroĵdenija (ruse de Renaskiĝo) servis por la sovetia armeo ekde 1936 ĝis 1991 kiel testejo de biologiaj armiloj. Interalie oni eksperimentis tie per antrakso (Bacillus anthracis), pesto (Yersinia pestis) kaj tularemio (Francisella tularensis). La oficiroj de Uzbekio kaj NATO timas, ke la teroristoj tie povas trovi materialon por biologiaj armiloj. Alia risko estas, ke ratoj kaj aliaj malgrandaj animaloj, antaŭe loĝintaj en insulo, ja povas nun transporti trans la iama lagofundo peston (aŭ simile danĝeran malsanon) al loĝataj partoj de Uzbekio. Dum kelkaj jaroj okazis komuna agado de la du ŝtatoj pri konservado kaj utiligado de la restintaj materialoj. Tiu agado tamen ricevis fortan kritikon de mediprotektadaj rondoj kiel ne sufiĉa.

Siavice la registaro de Kazaĥio ekde la jaro 2003, per la finacado de la Monda Banko, konstruis digon, kiu plene disigas la Malgrandan Aralon disde la Granda. Oni esperis, ke per la digo la Malgranda Aralo, kiun enfluas Sirdarjo, povos "resaniĝi". Laŭ pritaksoj, jam post kvar jaroj la akvonivelo leviĝos je 12 metroj[1], 800 km² de la iama lagofundo denove kovriĝis per akvo kaj la saleco-nivelo atingis la antaŭkatastrofajn valorojn. Fiŝoj de nove troveblas sufiĉe nombraj permesi profiteblan fiŝkaptadon [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]