Aranĝisto (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aranĝisto verkas muzikan aranĝaĵon (priverkaĵon), se la komponisto ne volas fari ĝin mem aŭ ne havas la necesan konon. Per tio aranĝistoj fariĝas gravaj kunformantoj de komponaĵo.

Kvoto de la verkoj[redakti | redakti fonton]

La kvoto de verkoj, kiujn komponistoj ne mem aranĝas kaj instrumentas, estas taksata tutmonde je multe pli ol 50 elcentoj. Eĉ Leonard Bernstein aranĝigis sian muzikalon West Side Story de Sid Ramin kaj Irwin Kostal. La aranĝaĵo de Rhapsody in Blue de George Gershwin devenas de Ferde Grofé.

Aranĝisto havas la liberon, ŝanĝi partojn, reharmoniigi, aldoni novajn partojn, kondiĉe ke li je tio ne ŝanĝas la karakteron de la verko. Klarajn difinojn de aranĝado laŭ aŭtorrajta senco oni troviĝas ekzemple en la regularo de la germana kopirajta kolektivo GEMA.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Aranĝisto estas plejparte mem bonedukita instrumentisto kaj disponas pri ampleksa scio pri la unuopaj muzikinstrumentoj kaj ties bonsonaj kaj ludeblaj kampoj, havas konojn pri muzikaj stiloj kaj kompoziciaj formoj kaj estas ne malofte ankaŭ komponisto de propraj muzikverkoj. Ofte aranĝisto ankaŭ transprenas la direktadon de sia aranĝaĵo, tio signis, ke la aranĝisto mem direktas la orkestron resp. la bandon kaj ellaboras kun la muzikistoj la interpretaĵon de la aranĝaĵo deziratan de komponisto aŭ muzikproduktisto.

Fundamentoj de aranĝaĵa elverkado[redakti | redakti fonton]

Fundamento de la elverkado de aranĝaĵo laŭ klasika kompreno estas la regado de lanotacio, konoj pri harmoniscienco, interpretado kaj frazigo. Kelkaj aranĝistoj kunlaboras laŭtradicie lige kun notskribisto resp. kopiisto, kiu post elverkado de la kompleta aranĝaĵo kiel partituro ekstraktas la unuopajn instrumentajn voĉojn el la partituro, notante ilin konforme kun la pokaza transponado. Intertempe la plej multaj aranĝistoj laboras tamen per komputilo kaj moderna notkomposta programaro, per kiu oni povas elprinti kaj la partituron kaj ankaŭ la unuopajn voĉojn.

En la moderna muzikproduktado aranĝisto estas plejparte komponisto, muzikisto kaj produktisto en unu persono, ĉar la muzikproduktaĵoj ofte estas faritaj en propra sonstudio ĉe la komputilo kaj tie la transiroj estas fluaj. Ankaŭ la "skribado" de notoj tie preskaŭ ne gravas. Male la aranĝisto destinas tie, kiu instrumento je kiu momento eksonas kun kiu sonkoloro. Kutime aranĝisto lige kunlaboras, kiam li ne mem estas la produktisto, kun la mendinta produktisto aŭ muzikisto resp. komponisto kaj realigas ties muzikajn kaj estetikajn dezirojn.

En moderna filmmuziko la aranĝisto ofte ankaŭ estas komponisto kaj klavaristo en unu persono. Per tiel nomataj "MIDI-aranĝaĵoj" li prezentas al la reĝisoro siajn komponaĵojn kaj aranĝaĵojn. Tial komponistoj kaj arangistoj tiuĝenraj plejparte disponas pri la plej nova specimenaj teknikaĵoj en siaj sonstudioj.

Estas inter la aranĝistoj ankaŭ specialistoj, kiuj verkas aranĝaĵojn por muzikaj partokampoj, ekzemple kantaranĝistoj, arĉinstrumentaj aranĝistoj, blovinstrumentaj aranĝistoj ktp.

Ekde kelkaj jaroj la aranĝistoj de muzikaloj pli kaj pli fariĝas gravaj por la produktistoj, ĉar tiuj helpe de nova tekniko (i.a. de komputiloj kaj muzikklavaroj) reduktas la brodvejan orkestron de iam kun 25-35 muzikistoj pro monkaŭzoj al maksimume 15 muzikistoj. En filmmuziko la orkestraj aranĝaĵoj estas antaŭproduktitaj kiel MIDI-aranĝaĵoj kaj poste surbendigita de orkestro.

Krome populariĝis nova aranĝostilo (ĉefe stampita de William David Brohn), je kiu ne plu la kompleta orkestro ludas en diversaj laŭtecoj, sed ĉiam nur kelkaj malmultaj instrumentoj, kiuj tamen estas elektronike amplifataj.

Famaj aranĝistoj[redakti | redakti fonton]

Aranĝistoj de grandaj dramaj verkoj (plejparte muzikaloj)[redakti | redakti fonton]

  • Robert Russell Bennett (i.a. la muzikaloj Oklahoma, South Pacific, The King And I kaj The Sound of Music)
  • William D. Brohn (i.a. la muzikaloj Miss Saigon, Crazy For You, The Secret Garden kaj Ragtime)
  • Ralph Burns (i.a. la muzikaloj Funny Girl, Sweet Charity kaj Chicago)
  • David Cullen (i.a. la muzikaloj Cats, Starlight Express, The Phantom of the Opera kaj Sunset Boulevard)
  • Michael Gibson (i.a. la muzikaloj Anything Goes kaj Kiss of the Spiderwoman)
  • Danny Troob (i.a. de Walt Disney: Beauty And The Beast)
  • Jonathan Tunick (i.a. la muzikaloj Follies, Sweeney Todd, Into the Woods kaj Titanic)
  • Thorsten Wszolek (i.a. la novversioj de la muzikaloj My Fair Lady, Brigadoon, Gigi kaj Camelot)

Aranĝistoj por orkestro kaj bandego[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Markus Fritsch, Peter Kellert: Arrangieren und Produzieren. Leu Verlag, ISBN 3-928825-22-4.
  • Ulrich Kaiser kaj Carsten Gerlitz: Arrangieren und Instrumentieren, Barock bis Pop. Kassel, 2005, ISBN 3-7618-1662-6
  • Paul Wiebe: Bläser arrangieren. Wizoobooks Verlag, 12/2007, ISBN 978-3-934903-61-6.
  • Paul Wiebe: Streicher arrangieren. Wizoobooks Verlag 02/2009, ISBN 978-3-934903-70-8 - Wege zum perfekten Orchestersatz am Computer.
  • Andreas N. Tarkmann: Arrangieren für Kammermusikensembles. Staccato-Verlag, Duseldorfo 2010, ISBN 978-3-932976-34-6.