Aranea pumpejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aranea pumpejo en la subĉiela muzeo en Arnhem Nederlando

La aranea pumpejo estas malgranda piramida pumpejo kun enverguro (longo de du aloj kune) de proksimume 8 ĝis 15 m. Ĝi taŭgas por la drenado de malgrandaj polderoj. Pro la simpleco de la konstruo ĝi estas facile funkciigebla.

La supra domo sur kiu la aloj estas fiksitaj povas turniĝi horizontale, pro kio la alokruco plej bone povas kapti la venton. La malsupra parto estas fiksita. Tra ligna tubo iras la ĉefakso de la supra domo al la malsupra, kie estas la transmisio al la Arkimeda ŝraŭbo.

En Nederlando ankoraŭ restas pli ol 25 araneaj pumpejoj, el kiuj 15 en la provinco Frislando. La plej granda el tiuj estas la Doris Mooltsje en la najbareco de Oudega. Ĉi tiu estas ankaŭ la plej malnova aranea pumpejo de Frislando.