Aranea silko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aranea silko estas proteina fibro, sekreciata de araneoj. Ĝi estas tre forta materialo, ĝia tirrezisto estas komparebla al tiu de la bonkvalita ŝtalo ĉ. 1,3 GPa, sed kun pli malgranda denso 1,36 gr/cm³ (do komparebla al kevlaro, kiu havas la denson de 1,45 gr/cm³).

Araneo teksas la reton

La aranea silko nature havas du ĉeftipojn: unu tipo tenas la tutan aranean reton (tena fibro), la alia tipo formas la tutan kaptan retaron (kapta fibro). Ekzistas ankaŭ aliaj formoj por envolvi la predon kaj kovri la demetitajn ovojn.

La araneo produktas la silkofibrojn en teksaj glandoj

Oni volas sinteze produkti aranean silkon per genetike modifitaj organismoj. Oni en 2006 enokulis kodigajn genojn de la silkofibro en infektajn virusojn, kiujn oni enigis en insektajn ĉelojn. La insektaj ĉeloj ekproduktis aranean silkon.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj