Araneofobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aranefobio)

Araneofobio (greke αραχνοφοβία) estas vaste disvastiĝinta kaj ĝenerala konata fobio, kiu rezultas en patologia timo de araneoj fare de la fobiulo.

Psikologoj interesiĝas pri la tialo kial oni timas araneojn dum la psikofiziologoj povas esti interesataj por karakterigi la funkciadon de la cerba amigdalo, nome malgranda cerba strukturo kiu estas rilata al la regulado kaj respondo per emocioj. Psikofiziologo klopodus rilatigi ambaŭ: tiu povus, por ekzemplo, klopodi klarigi la araneofobion rilate al la elanoj kiuj eliras kaj eniras en kaj el la amigdalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]