Aranjuez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aranjuez

Palacio Real de Aranjuez.jpg

Flago

Blazono

Administrado
Statuso Urbo
Lando Hispanio
Provinco Madrida Regiono
Demografio
Loĝantaro 55 755
2011
Geografio
Koordinatoj
40°2′10″N 3°36′18″O  /  40.03611°N, 3.605°O / 40.03611; 3.605 (Aranjuez)Koordinatoj: 40°2′10″N 3°36′18″O  /  40.03611°N, 3.605°O / 40.03611; 3.605 (Aranjuez)
Alto 495 m
Areo 189.1 km²
v  d  r
Information icon.svg

Aranjuez (antikva latina nomo Ara Jovis) estas urbo en mezo de Hispanio, en provinco Madrido, sur riverbordo de Tajo, proksime al riverdelto de Jarama kun ĉ. 45.000 loĝantoj.

La urbo estis fondita en la romia epoko, ĝi iĝis dum la mezepoko sidejo de la templanoj de Sankta Jakobo (Santiago) (1387–1409). La urbo iĝis en la 17-a jc. somera rezidejo kaj ĉasejo de la reĝo. Ĉ. 1750, Fernando la 6-a konstruigis ĝin, sed tio sukcesis fine en 1778 ĉar okazis plurfoje incendioj en la reĝa palaco. El la 17a al la 19-a de marto de 1808 okazis la Insurekcio de Aranjuez.

La urbo posedas grandan kolektaĵon de artaĵoj, la kastelo Casita del Labrador konstruigis Karlo la 4-a, kiu abdikis la tronon ĝuste tie en 1808.

Aranjuez situas sude je 47 km de Madrido apud ĉefa fervojlinio. Ĝi estas centro de riĉa terkultiva regiono, kie oni kultivas ĉefe asparago kaj frago kaj bredas ĉevalojn.

Ĉinecaj kioskoj en la Ĝardenoj de Aranjuez

La submunicipo Algodor apartenas al Aranjuez.