Arany Horváth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Arany Horváth
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1932 (1932-09-17)
en Ozd
Morto 28-an de aprilo 2022 (2022-04-28) (89-jaraĝa)
Lingvoj hungararumana
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Patro István Horváth (poeto)
Edz(in)o Zoltán Panek
Infano Kati Panek
Okupo
Okupo redaktisto • raportisto • verkisto
vdr

HORVÁTH Arany [horva:t] estis rumania hungara redaktorino, raportistino, verkistino. Ŝi naskiĝis en Ozd la 17-an de septembro 1934 kaj mortis la 28-an de aprilo 2022. Ŝi estis la filino de verkisto István Horváth, eksedzino de verkisto Zoltán Panek, la patrino de aktorino, kantistino Kati Panek.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Arany Horváth finis en SZISZI de Târgu Mureș en 1956. Inter 1964-1994 ŝi estis redaktorino, rubrikestrino, vicĉefredaktorino de revuo Művelődés de Kluĵo. De 1995 ŝi estis ĉefredaktrorino de Erdélyi Gazda, de 1997 de revuo Transsylvania de Kluĵo eldonita de Usona Transilvania Ligo. Ŝi publikigis plurajn librojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]