Aranyosgadány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aranyosgadány [aranjoŝgadAnj], kroate Ranjoš estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécs.

Blazono de Aranyosgadány

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Aranyosgadány situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj, fine de longa sakovojo. Szentlőrinc troviĝas 13, Pécs 15, Harkány 24, Siklós 26, Komló 29 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1192 en formo "Gadány". En la 14-a kaj 15-a jarcentoj ĝi estis episkopa rezidejo, poste abatejo funkciis tie. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 1941 apudaj vilaĝoj Pécsaranyos kaj Keménygadány unuiĝis, tamen ankaŭ nun inter ili la distanco estas 2 km.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Aranyosgadány naskiĝis László Papp (zoologo).