Aranyosvidék

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aranyosvidék estis hungara liberala politika, socia kaj ekonomia semajngazeto en Torda Hungario poste Rumanio ekde 1891 ĝis 14-a de decembro 1940. Estas gravaj ĝiaj lokhistoriaj fontkomunikaĵoj. La gazeto en 1991 denove aperis.

Redaktoristoj[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua redaktoro estis Sándor Kövendi Weress, historiisto. Inter la du mondmilitoj redaktis ĝin István Baróthy (1919-28), Zoltán Magyarósy (1928-29), Elek Boross (1929-36) kaj Miklós Gál (1936-40); ĝia posedantoj estis pli juna, poste József Füssy. Ĝi subtenis la agadon de Országos Magyar Párt.

Kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

En ĝia literatura rubriko publikis Albert Nagy, Mária Nagyné Gombos, István Pallos, Zoltán Páll, Judit Sándor, Ferenc Balázs, Istvánné Baróthy, Domokos Gyallay Papp, Miklós Pálfi, Samu Sebők, Vilma Vernes. Inter ĝiaj kunlaborantoj aperis Károly Rass, Béla Jancsó kaj László S. Nagy; sociologiajn verkojn publikis Gábor Kemény.

Fontoj[redakti | redakti fonton]