Aranĝo T4

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aranĝo T4 (germane: Tiergartenstraße 4) estis kodnomo de la eŭtanazio-plano lanĉita de Adolf Hitler unue post intensa mens-pretiga propagando cele al la handikapenaskitaj infanoj sub 3 jaroj (8.000 mortigitis antaŭ 1939), poste en septembro 1939 ampleksigita je la plenkreskuloj, prove leĝigita, sed post publika protesto de Clemens August von Galen, la katolika episkopo de Münster, pluigita nur kaŝe. Oni neniam oficiale enketis pri la viktimoj de tiu plano, tial estas nur pritaksoj, inter 65 000 kaj 300 000 estis la viktimoj, psikmalsanuloj, handikapuloj, maljunuloj. La aranĝo pli-malpli ĉesis en aŭgusto 1941. Plenumis ĝin, libere kaj memvole, kuracistoj kaj psikiatroj profesiaj.

La unuaj gaskameroj, per unuoksido de karbono, estis establitaj por mortigo de psikmalsanuloj kadre de tiu aranĝo. Post la ĉeso de la aranĝo, ties kuracista laboristaro kaj gaskameroj estis uzataj en la "Aranĝo 14f13" celanta "purigi" la koncentrejojn de ties "neutilaj" malliberuloj. Kaj la kuracistoj, ekspertoj kaj psikiatroj de "T4", kiel Werner Heyde kaj Hermann Paul Nitsche, plenumis la unuajn "selektojn" en la koncentrejoj.

La Aranĝo T4 estas konsiderata provo de la postaj, pli vastaj naziaj gentomurdoj kontraŭ judoj (Holokaŭsto), romaoj (Porajmos), kaj aliaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]