Araraquara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbo Araraquara
Vista de Araraquara.JPG
"Monda Ĉefurbo de la Oranĝo"
Blazono de Araraquara
Flago de Araraquara
Blazono Flago
Himno
Datreveno 22-a de aŭgusto
Fondiĝo 1817
Nomo de la loĝanto arapeiense
Moto "Altior altissimo semper" (Ĉiam pli alta)
Urbestr(in)o Marcelo Fortes Barbieri (PMDB)
Situo
Situo de Araraquara
Subŝtato San-Paŭlio
Mezoregiono Araraquara (mezoregiono)
Mikroregiono Araraquara
Najbaraj Urboj São Carlos, Américo Brasiliense, Matão, Ibaté, Boa Esperança do Sul, Motuca, Santa Lúcia, Rincão kaj Gavião Peixoto.
Distanco al la Ĉefurbo 270 kilometroj
Geografiaj Aspektoj
Areo 1.005,968 km²
Loĝantaro 208.725 loĝ. 2010[1]
Loĝdenso 207,49 loĝ./km²
Alteco 664 metroj
Klimato Tropiko Aw
Horzono UTC-3
Sociaj Indikiloj
IHD 0.830 2000[2]
MEP R$ 3 924 434,047 2008[3]
MEP per capita R$ 19 707,70 2008[3]
v  d  r
Information icon.svg


Araraquara (ararakŭara) /ararə'kwarə/ (21°47′31″S 48°10′52″U  /  21.79194°S, 48.18111°U / -21.79194; -48.18111 (Araraquara)Koordinatoj: 21°47′31″S 48°10′52″U  /  21.79194°S, 48.18111°U / -21.79194; -48.18111 (Araraquara) WGR, 646m super marnivelo, klimato Aw de Köppen) estas urbo kaj municipo de Brazilo en subŝtato San-Paŭlio. Ĝiaj loĝantoj diras ke ĝia nomo signifas "tie kie la suno leviĝas" en tupia lingvo, sed plej eble la nomo signifas "truo de arao". Estas fondita en la 22-a de aŭgusto 1817. La areo tuta de l' municipo estas 1.006 km¹, de la urbo 80 km². En ĝi loĝas 208.725 homoj (2010) [1].

En Araraquara estas strato omaĝe al João Masiero.

Esperanto en Araraquara[redakti | redakti fonton]

Oni diras, ke antaŭ longe la tajloro Francisco Banhatto, forpasinta, gvidis bazan kurson de Esperanto en tiu ci urbo, tamen la Movado ne prosperis.

En 1987, Centjarigo de Esperanto, Clélia Maria Adorna Fernandes kaj Nelson Orlando, cele la organizo de studgrupo de la lingvo, invitis samideanon Roberto Gomes de Freitas, el la urbo Jundiaí, kiu la 2-an de aŭgusto 1987 starigis bazan kurson per Cseh-metodo, por proksimume 30 personoj, 10 lecionoj je dimancoj vespere, kies rezulto estis malgranda grupo, kiu daure renkontigis sabate vespere.

Tuj poste, alia esperantisto, Laércio Olivatto, el São Carlos, gvidis novan bazan kurson al tiu malgranda grupo plifortigante ĝin.

La tempo pasis kaj la 27-an de aprilo 1996 la dekdu personoj kiuj restis de la grupo fondis grupon "Esperanto-Klubo de Araraquara". Ili estas: Adriano Góes, Ana Paula Broggio, Aparecida Ruiz Tagliari, Carlos Alberto dos Santos, Dagoberto Alcir Curti, João Baptista Olivi, Lídia de Jesus Pereira Sandrini, Maria Cristina Bergo, Maria José Martins da Silva, Nelson Orlando, Palmira Bernaschi kaj Palmira Serra Cunha. Ĝia unua prezidanto estis Palmira Serra Cunha.

La klubo ankoraŭ ne posedas propran sidejon, ĝi funkcias en ĉambroj ceditaj de samideanoj, spiritismaj domojkluboj kiuj malfermas siajn pordojn por la starigo de kursoj preskaŭ ĉiujare.

Pro leĝa projekto de la urba konsilanto, José Carlos Porsani, la 16-an de Decembro 1996 la urbestro, inĝeniero Roberto Massafera, omaĝis la kreinton de Esperanto, D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, per aprobo de Leĝo n-ro 4.795 kiu estu nomata strato D-ro Lázaro Luís Zamenhof, la publika vojo en tiu municipo inter la kvartaloj Jardim Planalto kaj Jardim Imperial.

La urbo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Alirita 18 de junio 2011.
  2. PNUD Brasil (2003). Índice de Desenvolvimento Humano - Municipal, 1991 e 2000. (HTML). Atlas do Desenvolvimento Humano. Alirita 15 de oktobro 2009.
  3. 3,0 3,1 IBGE (2008). PIB (HTML). Alirita 18 de junio 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 21°47′38″S 48°10′33″U  /  21.793889°S, 48.175833°U / -21.793889; -48.175833 (Araraquara)