Arare

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la japana rizkuketo. Pri la kvartalo de la Ĝeneva komunumo Plan-le-Ouates vidu Arare GE

Arare (japane: あられ, hajlero) estas speco de japana rizkuketo farita el gluema rizo kaj parfumita de sojsaŭco. Grandeco kaj formo disigas arare de senbei.

Arare estas dolĉaj aŭ salaj. Norimaki arare estas ĉirkaŭita de nori-folio.

Japanoj kutime manĝas arare dum hinamatsuri, la pupfestivalo, la 3-an de marto. Tiu tago estas ankaŭ nomita tago de knabinoj. Tiuj arare estas tre koloraj: rozaj, flavaj, blankaj, brunaj, helverdaj, ktp. Kutimaj arare estas aĉeteblaj dum la tuta jaro, sed koloroj nur inter januaro kaj marto, pro la onta festivalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]