Aras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aras (rivero))
Aras
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 072 km
Fluo
Geografio
Landoj Irano
Regionoj provinco Orienta Azerbajĝano
vdr
Araks proksime de Julfa-Iran (maldekstre Irano, dekstre Naĥiĉevano).

Araks, aŭ Aras, Arakso, Araso (turke Aras, armene Արաքս, perse ارس, azerbajĝane Araz, kurde ArasAraz, ruse Аракс) estas rivero kiu trafluas aŭ apudfluas Turkion, Armenion, Iranon kaj Azerbajĝanon. Ĝi longas 955 kilometrojn, havas la akvokolektan areon (basenon) de 102 000 km², tiel ĝi estas grava rivero de la Kaŭkazo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi fontas en proksimo de la turkia Erzurum, ĝin alfluas sudoriente de Digor rivero Arpaçay. Ĝi fluas poste en proksimo de la malnova armena ĉefurbo Ani, poste tra la turka-armena limo kaj apudfluas la koridoron inter Turkio kaj la azerbajĝana de la eksklavo Naĥiĉevano. Post tio la Arakso fluas sur la irana-naĥiĉevana, poste sur la irana-armena limo, poste enfluas Azerbajdĝanon, kiu kunfluas ĉe vilaĝo Sabirabad kun la pli granda Kura.

Ĝiaj dekstraj (sudaj) alfluantaj riveroj: Zangmar, Sariso, Ghotour, Haĝilar, Kalibarr, Ilghena, Darreh kaj Balha. Maldekstraj (nordaj) alfluaj riveroj: Ghareso, Arpaçay, Metsamor, Hrazdan, Azat, Vedi, Arpa, Vorotan, Voghdji, Megri, Ĥaĉin, Oĥĉi, Kuri kaj Kandlan. Alia alfluanto estas Kasagh.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]