Churwalden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Araschgen)
Churwalden
Blazono de Churwalden
Churwalden
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Plessur
Komunumaro Churwalden
Koordinatoj  46° 46′ 52″ N 9° 32′ 37″ O / 46.78111 °N, 9.54361 °O / 46.78111; 9.54361 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 52″ N 9° 32′ 37″ O / 46.78111 °N, 9.54361 °O / 46.78111; 9.54361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1217
Areo 48,54 km²
Alteco 1230 m super marnivelo
Poŝtkodo 7075
Komunumkodo 3911
Mapo de Churwalden

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Churwalden estas ĉefloko de la samnoma komunumaro kaj komunumo de la distrikto Plessur en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1217 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Churwalden situas proksimume 8 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Koiro ĉe la pasejvojo al Lenzerheide. La komunumo konsistas el la tri frakcioj Churwalden (al kiu apartenas la vilaĝoj Passugg kaj Araschgen), Malix (al kiu apartenas la vilaĝoj Kreuz kaj Spina) kaj Parpan. La komunuma kaj komunumara administracio havas sian sidejon en la vilaĝo Churwalden.

Passugg[redakti | redakti fonton]

Konata de la komunumo Churwalden estas ĉefe la vilaĝo Passugg pro ĝia fama mineralakvofonto. La kvin fontoj en la Rabiosa-Ravino jam estis menciitaj en la jaro 1562. Ek de la jaro 1961 oni enboteligas la mineralakvon de Passugg. En la jaro la bierfarejo Feldschlösschen, kiu apartenas al la entreprengrupo Carlsberg akiris la fontojn de Passugg.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Churwalden limas en nordo al la urbo Koiro, en nordoriento al Maladers, en oriento al Tschiertschen-Praden, en sudo al Vaz/Obervaz, en sudokcidento al Almens, en okcidento al Tomils, kaj en nordokcidento al Domat/Ems.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Churwalden pasas la kantona ĉefvojo n-ro 3, kiu kondukas de Koiro tra Lenzerheide, Tiefencastel kaj Juliopasejo al Engadino. Al la publika transportreto la komunumon estas konektita per poŝtaŭtolinio, kiu kondukas tra tiu vojo. Sur la teritorio de la komunumo ekzistas diversaj aertelferoj kaj skiliftoj. En Parpan ekzistas somera sledejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Churwalden datiĝas el la jaro 1149 kiel silva Augeria. [1] La frakcio Malix unuan fojon menciiĝis ankaŭ en 1149 kiel in Umbilico[2], kaj Parpan en la jaro 1208 kiel Partipan.[3]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 al la komunumo Churwalden integriĝis la ĝis tiam sendependaj komunumoj Malix kaj Parpan.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]