Aratea de Leiden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de la konstelacio Cefeo

La Aratea de Leiden estas manuskripto, kiu enhavas la astronoman tekston Phainomena pri konstelacioj de Aratos (310 a.K.245 a.K.), laŭ la latina traduko de Claudius Caesar Germanicus. Ĝi estas konservita en Leiden, Nederlando.

La manuskripto datiĝas de 825 kaj estis kreita en AkenoMetz. Ebla mendinto estis la imperiestro Ludoviko la Pia.

la 35 plenpaĝaj miniaturoj estas esceptaj. Ili estas altkvalitaj kaj reprezentas stilfidelan kopion de nekonservita antikva modelo. Kvar bildoj mankas. La kodekso enhavas entute 99 pergamenajn foliojn, kies formato estas 225 × 200 mm.

Historio

La manuskripto troviĝis ĉ. la jaro 1000 en norda Francujo, eble en la abatejo Saint-Bertin, kie estiĝis du kopioj. En 1573 Jacob Susius aĉetis la manuskripton de pentristo en Gent, poste ĝin posedis Hugo Grotius, kaj sekve la reĝino Kristina de Svedujo kaj Isaak Vossius. Kun ties heredaĵo la kodekso iĝis en 1690 posedaĵo de la universitata biblioteko de Leiden, kie ĝi troviĝas ankoraŭ nun sub la signo Voss. lat. Q 79.

Miniaturoj

Bibliografio

  • Florentine Mütherich, Joachim E. Gaehde: Karolingische Buchmalerei, S. 68–71. Prestel, München 1979. ISBN 3-7913-0395-3
  • Ingo F. Walther, Norbert Wolf: Meisterwerke der Buchmalerei, S. 92–93. Köln u. a., Taschen 2005, ISBN 3-8228-4747-X