Arba kuracado
Enhavo |
Abio [redakti]
Abio estis ĉiam simbolo de forto. Jam de mezepoko oni produktis el iliaj pinglofoliaro kaj rezino diversajn mediojn kun kontraŭinflama kaj antireŭmatisma efikoj.[mankas citaĵo]
Pro remaĉado de abia rezino plifortiĝas gingivo.[mankas citaĵo] Sidiga kaj varma banado en dekokto el abiaj branĉetoj subtenas kuracadon de inflamo de urinveziko.[mankas citaĵo]
Betulo [redakti]
Betulo ebligas evoluigi intuicion, oni fariĝas sub ties influo pli perceptema.[mankas citaĵo] Precipe printempe, en la folioj kaj ankaŭ en la trunko de betulo estas granda kvanto de kuracigaj substancoj.[mankas citaĵo]
Betula suko plibonigas funkciadon de renoj, de urinveziko kaj tre bone ĝi agadas je haŭto.[mankas citaĵo]
Fago [redakti]
Fago plibonigas koncentradon kaj kuraĝigas vivvitalecon.[mankas citaĵo]
Fago agadas favore dum kapdoloroj.[mankas citaĵo] Dum migrenoj oni[mankas citaĵo] rekomendas kompresojn sur kapo el faga foliaro, sur kiun ni almetos malvarmigan malsekan viŝtukon.
Griotarbo [redakti]
Griotarbo agadas al erotika tereno de homo, ĝi kuraĝigas sopiron je amo.[mankas citaĵo] Laŭ malnovaj mitoj en griotarboj loĝis driadoj.[mankas citaĵo] Printempe tiuj ĉi arboj fariĝis loko de iliaj amludoj.
Teo el sekigitaj fruktoj de griotoj helpas kontraŭ tuso, suko el freŝaj fruktoj plialtigas sangpremon.[mankas citaĵo]
Kaŝtanarbo [redakti]
El ŝelo de junaj branĉetoj oni akiras preparaĵon, kiu plibonigas sangcirkuladon kuraĝigante metabolon.[mankas citaĵo] Arboŝelo estas uzata dum produktado de medikamentoj, uzataj ĉe malsaniĝo de vejnoj.[mankas citaĵo] Teo el kaŝtano (floro) deakvigas kaj fortigas ĉelaron.[mankas citaĵo]
Kverko [redakti]
Kverko subtenas ĝustan sangocirkuladon kaj limfon.[mankas citaĵo] Dekokto el kverkoŝelo kuracas per eminenta maniero haŭtmalsanojn, ekzemojn kaj ŝvelaĵojn.[mankas citaĵo]
Pino [redakti]
Magneta kampo de pino en agdistanco ĝis 5 metroj de la trunko de arbo trankviligas streson, koleron.[mankas citaĵo]
Pina rezino kaj dekoktoj en koniferfoliaro plialtigas sangcirkuladon, trankviligas nervojn kaj mildigas tuson.[mankas citaĵo]
Pina oleo estas ideala por haŭto[mankas citaĵo] kaj se la oleo estas solvita en varma akvo, ĝi estas uzata dum inhaladoj.[mankas citaĵo]
Saliko [redakti]
Ĝi povas plifortigi ankaŭ deprimecon.[mankas citaĵo]
Saliko plifortigas animan evoluon de infanoj kaj ĝi trankviligas sovaĝajn bestojn.[mankas citaĵo] Teo el salika ŝelo malaltigas febron kaj ĝi mildigas doloron.[mankas citaĵo]
Sambuko [redakti]
Teo el floroj de sambuko havas forte ŝvitigajn efikojn kaj ĝi do sukcese helpas dum diversaj malvarmumoj kaj gripoj.[mankas citaĵo] Ĝi ankaŭ agadas kontraŭ retenado de akvo el homa korpo.[mankas citaĵo]Energetika kampo de sambuko agadas urinige kaj tute ĝi deakvigas.[mankas citaĵo] Vundoj, ekzemoj kaj ulceroj resaniĝos pli rapide, se ni ofte restados en proksimeco de tiu ĉi arbusto.[Dubinda teksto]
Tilio [redakti]
Teo el tilia floro mildigas tuson kaj ĉiujn spirvojojn.[mankas citaĵo]