Arbara-savana mozaiko
El Vikipedio
(Alidirektita el Arbar-savana mozaiko)
La arbara-savana mozaiko estas transira zono inter la tropikaj humidaj foliarbaroj de ekvatora Afriko kaj la pli sekaj savanoj kaj duonarbaroj al nordo kaj sudo de la afrik-arbara ekoprovinco. La arbara-savana mozaiko konsistas el pli sekaj arbaroj, ofte galeriaj arbaroj, alternitaj kun savanoj kaj malfermaj herbejoj.
Ekoregionoj [redakti]
La Monda Natur-Fonduso (WWF) distingas plurajn arbar-savanaj mozaikajn ekoregionojn :
- La gvinea arbara-savana mozaiko estas la transiro inter la supra kaj malsupra-gvineaj arbaroj de Okcidentafriko kaj la okcident-sudana savano. La ekoregiono etendiĝas ekde Senegalo en la okcidento ĝis la Kamerunaj Altaĵoj en la oriento. La Benina Senarbejo estas regiono de Togo kaj Benino kie la arbara-savana mozaiko etendiĝas ĝis la marbordo, disigante la supra-gvineajn arbarojn de la malsupra-gvineaj arbaroj.
- La nord-konga arbar-savana mozaiko troviĝas inter la kongaj arbaroj de Centra Afriko kaj la orient-sudana savano. Ĝi etendiĝas ekde la Kamerunaj Altaĵoj en la okcidento ĝis la valo de Granda Rifto en la oriento, ĉirkaŭante partojn de Kameruno, Centr-Afrika Respubliko, Kongo Kinŝasa, kaj sudokcidenta Sudano.
- La okcident-konga arbara-savana mozaiko troviĝas sudokcidente de la zono de la kongaj arbaroj, kovrante partojn de suda Gabono, suda Kongo Brazavila, okcidenta Kongo Kinŝasa , kaj nordokcidenta Angolo.
- La sud-konga arbara-savana mozaiko troviĝas en la oriento de la okcident-konga arbara-savana mozaiko en Kongo Kinŝasa, disigante la kongajn arbarojn en la nordo de la mjombaroj en la sudo.
- La Viktoria-Laga arbar-savana mozaiko troviĝas en la oriento kaj la nordo de Viktoria-lago en Orientafriko, kaj estas ĉirkaŭata en la oriento kaj okcidento de montarbaroj de okcidentaj kaj orientaj branĉoj de Granda Rifto. La ekoregiono kovras multon de Ugando, etendiĝanta en partojn de orienta Kenjo, nordokcidenta Tanzanio, orienta Ruando.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
Kategorioj:
- Ekoregionoj de la Afrotropika ekozono
- Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
- Geografio de Angolo
- Geografio de Benino
- Gabono
- Geografio de Kenjo
- Geografio de Kongo Brazavila
- Geografio de Kongo Kinŝasa
- Geografio de Ruando
- Geografio de Senegalo
- Geografio de Sudano
- Togo
- Geografio de Tanzanio
- Geografio de Ugando