Arbara braĥipodio
|
|
||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||
| Brachypodium sylvaticum (Huds.) P.Beauv. 1812 |
||||||||||||||||||||
|
Sinonimoj
|
||||||||||||||||||||
|
Bromus sylvaticus (Huds.) Pollich |
||||||||||||||||||||
|
Aliaj Vikimediaj projektoj
|
||||||||||||||||||||
La arbara braĥipodio (Brachypodium sylvaticum) estas staŭdo kiu apartenas al la familio de la Poacoj.
Enhavo |
Priskribo[redakti]
La herbotufkonstituanta planto altas 50 ĝis 120 cm, kaj havas tre mallongajn rizomojn. La maldika tigo havas 4 ĝis 5 nodojn, malsupre ofte estas rompeta kaj ĉirkaŭ la nodoj forte harkovrita. La liniforma, ofte superpendanta, dise harhava folio havas tre malfortajn eĝojn. La iome malhelverda supren direktita malsupro de la folio havas briligantan, blankan meznervuron. La foliingoj estas harhavaj. La ligulo longas 3 milimetrojn. La arbara braĥipodio floras en julio kaj aŭgusto per pliofte iome superpendanta paniklo kun 6- ĝis 15-flora, 25 milimetrojn longaj spikoj. La malsupra glumo proksimume longas 10 milimetrojn kaj ofte havas sinuan ariston, kiu estas kiel longa tiel la glumo. La supra glumo proksimume longas 8 milimetrojn. La anteroj longas 3 milimetrojn. La frukto estas kariopso.
Disvastiĝo[redakti]
La specio vivas precipe en la palearkta ekozono, inter kio en Nordafriko. En la hindomalaja ekozono, arbara braĥipodio troviĝas nur en la montaro. Ĝi preferas humidajn, fekundajn, kalkenhavantajn grundojn en maldensaj foliarbaroj kaj laŭlonge de arbarrandoj.
Gastigantoj[redakti]
La arbara braĥipodio estas gastiganto por la raŭpoj de la tagpapilioj multkolora dikkapulo, Thymelicus lineola, Thymelicus sylvestris kaj Lopinga achine kaj de la mikropapilioj Elachista luticomella, Elachista subocellea, Elachista gangabella, Helcystogramma lutatella kaj Micropterix schaefferi.
Parazitoj[redakti]
La rustofungo Puccinia brachypodii var. brachypodii parazitas la folioj de arbara braĥipodio. Ergoto fungo parazitas ĝian ovarion. Konidioj de Sphacelia segetum produktitaj en Milium effusum kaŭzas plejofte ci-tiun malsanon.
Alilingve[redakti]
- Germane: Wald-Zwenke
- Angle: False Brome, Slender False Brome, Wood False Brome
- France: Brachypode des bois
- Nederlande : Boskortsteel
Bibliografio[redakti]
- germane Conert, H.J. 2000 : Pareys Gräserbuch. Die Gräser Deutschlands erkennen und bestimmen. Blackwell Wissenschafts-Verlag, Berlin, Wien. ISBN 3-8263-3327-6
- germane Fischer, Manfred A. (Red.) 2005 : Exkursionsflora für Österreich, Liechtenstein und Südtirol. Oberösterreichisches Landesmuseum, Linz, ISBN 3-85474-140-5
- germane Klapp, Ernst & Opitz von Boberfeld, Wilhelm 2006 : Taschenbuch der Gräser. 13. Auflage, Ulmer, Stuttgart, ISBN 978-3-8001-4775-5
Eksteraj ligiloj[redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |