Arbara incendio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cervoj minacitaj de incendio en la nacia forsto de Bitterroot (Montano, Usono)

Arbara incendio estas incendio, kiu trafas arbaron. Ĝia kialo povas esti natura (fulmovulkana erupcio) aŭ homa.

La arbaraj incendioj ĉiam ekzistis, kaj nature okazas cikle (oni trovis spurojn de incendio en epoko silurio, 420 jarmilionoj antaŭe).

Arbara incendio okazas kiam la vegetaĵaro estas seka. Ili estas oftaj en sudo de Europo, sudokcidenta Usono kaj Aŭstralio.

Enhavo

Kaŭzoj [redakti]

Fulmo estas la ĉefa natura kaŭzo de incendioj, sed la pli oftaj estas arbaraj incendioj estigataj de homo.

  • Akcidentaj: rompo de elektraj linioj, automobila aŭ aviadila akcidento, malsingardo de fumanto, nezorgita kradrostado[1], brulado de rubaĵoj, aŭ pli malofte vitra rompaĵo kiu, kiel lupeo, fokusigas sunlumon.
  • Volaj: fajra senveprigo celante terkultivon sur brulita arbaro; malbonvolo pro ajna kialo; mensa malsano (piromanio).

Alia nepra kaŭzo estas la sekeco. Kiam vegetaĵo ne plu povas ĉerpi akvon el la grundo, ne nur ĝi sekiĝas kaj iĝas pli bruliĝema, sed ĝi ellasas bruliĝivajn kemiajn substancojn.

Sekvoj [redakti]

Arbaraj incendioj estigas poluon de aero, mortigas multajn bestojn kaj, se ili estas tro oftaj, estigas senarbarigon.

Prevento [redakti]

  • Purigado de la arbaroj: dehako de la troaj arboj, kreo de fajrbariloj kiuj kaj bremsas la incendion, kaj permesas la alvenon de veturiloj de la fajroestingistoj.
  • Malpermeso de fajroj.
  • Prigardo per deĵorantoj, de turo, de aviadilo aŭ balono.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   Arbaraj incendioj en Aŭstralio (angle)
Ekstera ligilo   Brulego de arbaroj (germane)
Ekstera ligilo   La Fajroj de Forsto (france)
Ekstera ligilo   Forstaj fajroj en Kanadio (angle - france)
Ekstera ligilo   Forstaj incendioj (pole)


Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. Ĝardenrostilo kaj ekbrulo (france)