Carex sylvatica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arbara karekso)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbara karekso
Carex sylvatica
Carex sylvatica
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poales
Familio: Ciperacoj Cyperaceae
Genro: Carex
Carex sylvatica
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Carex sylvatica (esperante arbara karekso) estas palearktisa specio de la familio de ciperacoj. La specia nomo signifas arbara.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Folioj

La arbara karekso estas staŭda. Ĝi altas ĝis 80 cm. La folioj larĝas 3–5 mm kaj estas helverdaj kaj molaj. Unu virseksa spiko staras supre kaj tri-kvin inseksaj spikoj staras malsupre. La spikoj estas pendaj. La fruktoj havas longan bekon.
Tiu karekso estas ofta planto en holarktaj foliarbaroj, de ebenaĵo ĝis mezalta montaro. Ĝi emas kreski apud padoj, kiuj retenas malsekecon.