Arbaraventurejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arbaraventurejo en Bretonio

Arbaraventurejo estas enarbara ejo, kie fiksaj sekurigitaj instalaĵoj ebligas iri, pli-malpli akrobate inter arboj aŭ sur aliaj naturaj aŭ aldonitaj pasejoj. Ĉiu respondecas pri la propra sekuro per individuaj sekurigiloj kontraŭfalaj (balteo, kordo, konektiloj, ktp.) fiksitaj sur kablo instalitaj laŭ la tuta vojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la 1930-aj jaroj ekzistis en la italaj Dolomitoj duobla kordo fiksita inter du rokaj pintoj, sur kiujn volontuloj povis kuŝi sin kaj rampi por trairi aere ĝis la alia flanko.

La nomo de tia instalaĵo kaj ekzerco estis tirolaĵo.

En 1987 stucistoj el la regiono de Annonay (Francio) estis inter la unuaj, kiuj proponis arbogrimpadon en sekurigita medio, nomitan Accrobranche.

La unua daŭra struktuto inter arboj kaj muroj de malnova fortikaĵo kreiĝis en 1989 ĉe la Fort des Rousses, departemento Jura.

Alia parko kreiĝis en 1994 en Estables, Centra Masivo, sed kutime oni agnoskas kiel veran praulon la aventurejon de Serre-Chevallier, en la Altaj Alpoj en 1995.

Ĝis 1998 ekzistis nur ĝis dek arbaraventurejoj, unue en montaro kaj sur skiejoj kiel someraj sportejoj. Poste ili disvastiĝis en turismaj ejoj, kiel ĉe la maro. Nuntempe ili troveblas preskaŭ ĉie ĝis en la urbocentroj, kiel ekzemple en Liono.

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

Arbaraventurejo

Ekde la jaro 2000 arbaraventurejoj multobliĝis kaj ekzistas nun preskaŭ 500 en Francio.

En 2006, la arbaraventurejo L'Audibergue - La Moulière instalis tirolaĵon 470 m longan. Tiu ĉi estas nuntempe la plej longa en Francio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]