Arbarfiloskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbafiloskopo
Arbarfiloskopo kun videbla superokula strio kaj blanka ventro


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Passeriformes Paseroformaj
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Filoskopo Phylloscopus
Specio: Arbafiloskopo Phylloscopus sibilatrix
Bechstein 1793
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj  Forvagi
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Arbarfiloskopo, Phylloscopus sibilatrix estas komuna kaj disvastigata filoskopo loĝanta en arbaroj, prefere alttrunkaj forstoj, precipe el fagoj. La precipa distingiga trajto estas la kanto: per metaleca trilo plirapidiĝanta "pit-pit-pitpitpitpt-t-t-ttt", daŭre 2-3 sekundojn. La kontaktkrio konsistas en milda fajfa noto: "piü".

    Ĝi reproduktiĝas en norda kaj moderklimata Eŭropo, kaj ĝis malproksima okcidento de Azio en sudo de Uraloj. Tiu palearktisa specio estas tre migranta kaj la tuta populacio vintrumas en tropika Afriko. Ĝi estas somere vizitanto en Britio, vidata foje el aprilo ĝis aŭgusto.

    Habitato[redakti | redakti fonton]

    Tiu estas birdo de malferma sed ombrecaj maturaj arbaroj, kiaj tiuj de Eŭropa fago kaj de Tigfolia kverko, kun sparse grundotavolo por nestumado. La nesto estas konstruita ĉegrunde en malalta arbusto. Kiel plej parto de silviedoj kaj filoskopedoj, ankaŭ tiu malgranda paserina specio estas insektovora.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Arbarfiloskopo ĉe nesto

    La Arbarfiloskopo estas 11–12.5 cm longa, kaj tipa filoskopo laŭ aspekto, verdeca supre kaj blankeca sube kun citronflava brusto. Ĝi povas esti distingita el similaj specioj, kiel la Ĉifĉafo P. collybita kaj la Fitiso, P. trochilus pro ties tre markataj flavaj superokula strio, gorĝo kaj supra brusto, palaj bordoj de triarangaj flugilplumoj, pli longaj unuarangaj kaj pro ties mallonga sed larĝa vosto. Vere la kombino en la subaj partoj de flava brusto kaj blankeca ventro distingas la specion, kiu en Eŭropo povus konfuziĝi nur kun la Fitiso kiu havas tiujn samajn karakterojn, sed la kontrasto ĉe la Arbarfiloskopo estas multe pli markata, same kiel la superokula strio kaj krome ĝi havas pli flavajn krurojn.

    Kantoj[redakti | redakti fonton]

    Ĝi havas du kantotipojn, ofte (sed ne ĉiam) faratajn alterne; altatona flua metaleca trilado de pliiĝanta tempo pit-pit-pitpitpitpt-t-t-ttt daŭre 2–3 sekundojn, kaj serio de 3 al 5 descendaj notoj malaltatonaj piuu-piuu-piuu. La kontaktalvoke estas milda pepado, simila al la dua kantotipo, sed pli mallonga kaj farata solece, "piu".

    Phylloscopus sibilatrix - MHNT

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]