Broceljando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arbaro de Brocéliande)
Fagoj laŭ la vojeto en la valo sen reveno.
La spegulo de la feinoj.

Broceljando (france: Brocéliande, dum la 12-a jarcento: Brécilllien, bretone: Brec'helean) aŭ la arbaro de Paimpont (france: Forêt de Paimpont, bretone: Koad Pempont) estas platfolia arbaro en Bro-Roazhon (landareo sub la influo de la episkopo de Rennes malnovtempe), Bretonio, kies arboj ĉefe konsistas el fagoj kaj kverkoj. Ĝi kuŝas sur 6.500 ha[1] kaj estas la plej vasta arbaro de Bretonio.

La nomo Broceljando estas uzata nuntempe, ĉefe turistalloge, por nomi la nuntempan malgrandan arbaron, kiu entenas ankoraŭ kelkajn mitejojn, postrestaĵoj de pasintaj mirindaĵoj.

La arbaro estas oficiale nomata laŭ la najbara vilaĝo, Paimpont (1.400 loĝantoj), kaj situas 30 km sud-okcidente de Rennes (bretone: Roazhon). Ĝi fakte konsistigas la primaran kernon de la iama arbaro de Brocéliande, mitoplena arbaro, kiu antaŭ longa tempo kuŝis pli densa sur multe pli vasta areo kaj estis la scenejo de multaj legendoj, kiel interalie la Artura legendo.

Plejparto el la arbaro estas dividitaj inter diversaj privataj proprietaĵoj, kies bienuloj ekspluatas ĝin por ligno kaj ĉasado. Nur 10% apartenas al la franca Office national des forêts (ONF), nacia ofico pri arbaroj. Ĝia plej alta punkto kulminas je 256 metroj, kiu estas relative alta por Bretonio. La arbaro troviĝas ĉe la limoj de tri departementoj : Ille-et-Vilaine (kie kuŝas la plejparto de la arbaro), Mor-Bihan, kaj pli malproksime Côtes-d'Armor.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro ĝia graveco antaŭ la franca revolucio, la arbaro estis administrita de reĝa juĝopovo nomita Maîtrise des eaux et forêts (regado de akvoj kaj arbaroj), ĉar la tradiciaj senjoraj juĝopovoj nur zorgis pri arbara mastrumado. La ligno estis ekspluatata kiel eble plej komplete por provizi altfornojn per lignokarbo almenaŭ dum la 17-a kaj la 18-a jarcentoj. Oni ankaŭ uzis kelkfoje la plej bonajn arbojn por la Franca Mararmeo.

En 1966 kaj 1967 oni starigis proksime de la étang du Chatenay (lageto de Chatenay) biologian stacion de Paimpont, dependantan de la universitato Rennes 1. La arbaro kaj ties diversspecaj medioj konsistigas favoran kadron por rennaj studentoj pri biologio kaj fremdaj studentoj kaj serĉistoj. La konstruaĵoj povas akcepti proksimume sepdek homojn.

Partoj de la arbaro estis difektita de gravaj incendioj, kiel en 1976, kiam la regiono ĉirkaŭ la Valo sen Reveno tute brulis. La Ora arbo estas arta verko plenumita por memorfesti la sinistron kaj revigligi la turistan komercon. Depost tio, la regularo por promenantoj estas pli severa. Estas ege malpermesite ekbruligi fajron ie ajn en la arbaro kaj iam ajn dum la jaro.

Fine de la 20-a jarcento, komunumoj en kaj ĉirkaŭ la arbaro kuniĝis por krei la Pays de Brocéliande (regiono de Brocéliande), cele de plia harmoniiĝo inter la promenaj vojetoj kaj urbaj streboj por atingebligi la ĉefajn mitejojn. Ekzistas nuntempe informpaneloj en tiuj mitejoj ofte en 4 lingvoj: la bretona, la franca, la angla kaj la germana.

Vidindaĵoj en la arbaro[redakti | redakti fonton]

La fontano de Barenton[redakti | redakti fonton]

La fontano de Barenton

La fontano de Barenton (Fontaine de Barenton en la franca) havas riĉan estintecon, interplektante veran historion kaj mirrakontaĵojn. Onidire la fontakvo posedas resanigan efikon kaj en 1931 estis eĉ planite starigi kontraŭtuberkulozan sanatorion apud la fonto en Mare Forêt. Azotvezikoj kutimas aperi je la akvosurfaco.

La fontano estis sanktejo de la kelta religio. Druidoj tie establis lernejon kaj hospitalon, kaj kutimis tie honori la sundion Benelos, mastro de fontoj kaj fulmoj kaj ankaŭ fama kuracdio. Cetere, la nomo Barenton similas al BalentonBeleton, kies origina signifo tradukiĝis per dio. [2]

Laŭlegende, la sorĉisto Merlino unue renkontis Viviana-n ĉi tie kaj samtempe naskiĝis ilia ama pasio. Por amindumi ŝin, Merlino flustris al Viviana ĉiujn siajn sorĉaĵojn. Pro la preĝpeto de Viviana, Merlino klarigis kiel enfermigi homon por ĉiam. Viviana tiam starigis la naŭ magiajn cirklojn kaj enfermigis Merlinon en aera karcero por ke li restu eterne ŝia fidela amoranto. [3]

La romano Le Chevalier au lion (la leona kavaliro) de la mezepoka verkisto Chrétien de Troyes ĉefe temas pri tiu fontano. Laŭ tiu verko (kaj ankaŭ aliaj), se iu ĉerpos akvon el la fonto per oraarĝenta pokalo kaj poste verŝas ĝin sur la apudajn ŝtonojn (t.n. la perono de Merlino), nepriskribebla kaj terura ŝtormo okazos, simila al mondfina kataklismo. Tial, amasoj da personoj vicumis je la fontano por peti pluvon, kiam okazis granda sekeco. Ankoraŭ nuntempe iuj uloj pilgrimas tien. La kredo poste fariĝis legendo kaj la legendo fariĝis mito.

La kverko de Guillotin[redakti | redakti fonton]

La kverko de Guillotin

La arbaro de Broceljando enhavas multajn tre maljunajn arbojn. La plej konata inter ili estas maljuna kverko, kiu aĝas pli-malpli 1000 jarojn; ĝia trunko mezuras 9 metrojn da cirkonferenco: la kverko de Guillotin. Ĝi situas inter Concoret kaj Tréhorenteuc. Laŭ la legendo, preĝisto nomata Pierre-Paul Guillotin kaŝis sin en tiu arbo dum la Franca Revolucio.

Alia granda arbo apud la tombo de Merlino estas nomata chêne des Hindres (kverko de la Hindres) kaj mezuras 5 metrojn da cirkonferenco.

La valo sen reveno[redakti | redakti fonton]

La Val sans Retour (valo sen reveno) situas apud Tréhorenteuc, okcidente de Paimpont. Ĝi estas la plej fama loko de la arbaro. Ĝia loko estas interkrutaĵa valo tre malsama pro siaj pejzaĝoj, profunde digita en ruĝan skiston (fera mineralo donas al la skisto tian ruĝecon), kiu erarigas la kompasojn de vojaĝantoj. Laŭlegende, la feino Morgane, fratino de la reĝo Arturo, perfidita de sia amanto, decidis reteni la geamantoj kiel maliberuloj en tiu loko. Nur la kavaliro Lancelot, fidelulo al reĝino Guenièvre, rompis la magion, foriris kaj liberigis la kavarilojn. En la valo sen reveno troviĝas ankaŭ la feina spegulo, lago en kiu la feinoj povis legi la estontecon. La lago estis nomata tiel pro al fakto, ke la arbaro protektas ĝin de la vento kaj tial la surfaco preskaŭ ne moviĝas.

La domo de Viviane aŭ tombo de la druidoj[redakti | redakti fonton]

La domo de Viviane

La hotié de Viviane (domo de Viviane), nomata ankaŭ tombo de la druidoj situas proksime al la valo sen reveno, je alteco de 191 metroj. Temas pri megalito ĉirkaŭ 4500 jaraĝa. Multaj elfosadoj estis farataj tie kaj oni trovis malnovajn aĵojn, kiel hakilo el dolerito, restoj de potoj, iloj el siliko, sagopintoj kaj simplaj ornamaĵoj.

La tombo de Merlino[redakti | redakti fonton]

La tombo de Merlino

En la norda parto de la arbaro troviĝas la tombo de Merlino. Fakte, temas pri resto de kovrita aleo el la neolitiko, kiu estis detruita en 1894 pro elfosadoj, kaj de kiu restas nuntempe nur du plataj ŝtonoj el ruĝa skisto, kiu apogas sin ortangulaj al maljuna ilekso.

Nuntempe multaj personoj iras tien por meti papereton (kutime esprimantan deziron) adresatan al Merlin aŭ objekton. Laŭ la legendo Viviane malliberigis Merlinon en nevidebla karcero kaj poste en tombo: Merlino kuŝigis sin en fosaĵon kaj la feino faligis super li du grandegajn ŝtonojn.

La fontano de juneco[redakti | redakti fonton]

La fontano de juneco

La fontano de juneco estas simpla modesta akvotruo apud la tombo de Merlino. Iam, kiam popolaj kredoj ankoraŭ forte ligiĝis al sezonaj kaj naturaj ritmoj, la infanoj naskiĝintaj dum la antaŭa jaro estis prezentitaj ĉe fontanoj. La 21-an de junio, tago de la solstico, oni prezentis ilin al la druidoj, por esti lavotaj kaj registrotaj sur la "marith" (registro). La infanojn, kiujn oni ne povis kunporti, oni prezentis la sekvan jaron, kaj nur tiam ili estis registritaj, kaj do plijunigitaj de unu jaro. Eble tio estis la origino de la nomo "fontano de juneco".

La ĝardeno de la monaĥoj[redakti | redakti fonton]

La legendo rakontas, ke iam la senjoroj kaj monaĥoj de la regiono festadis la tutan tempon. Iam Sankta Méen surprizis ilin en la kamparo kaj postulis, ke ili konfesu kaj ĉesigu siajn orgiojn, sed ili tute ne zorgis pri tio. La dia puno tuj venis kaj ili estis transformitaj al ŝtonoj sur la loko mem de siaj pekoj.

Tiu loko ne estas parto de la arturaj legendoj, sed tamen vidinda parto de Broceljando. Ĝi situas ĉe Néant-sur-Yvel kaj estas ankaŭ nomata "la ĝardeno de la tomboj". Temas fakte pri megalita loko, de inter la jaroj -3000 kaj -2500, 27 metrojn longa kaj 5 aŭ 6 metrojn larĝa, konsistanta el 27 ruĝaj skistaj kaj kvarcaj blokoj. Elfosadoj okazis en 1983 sub gvido de M.J. Briard.

La tombo de la giganto[redakti | redakti fonton]

La tombo de la giganto estas megalita tombo, kies longaj vandoj konsistas el po unu granda 4,5 metrojn longa kaj 1 metron alta ardezobloko. La kovroplato konsistas ankaŭ el unu granda ardezobloko, sed troviĝas nun apud la tombo, demetita de trezorĉasantoj en la 19-a jarcento.

La tombo de la giganto, kiun oni nomis iam ankaŭ sorĉistina roko, situas ĉe la vilaĝo Beauvais.

La kastelo de Comper[redakti | redakti fonton]

La kastelo de Comper

La kastelo de Comper [komper] troviĝas norde de la arbaro, tri kilometrojn oriente de la vilaĝo Concoret.

Oni ofte supozas, ke la nomo Comper devenas de la bretona kemper, kiu signifas kunfluejon, sed tio ne eblas, ĉar ne ekzistas tie kunfluejo. Tamen, ekzistas grandega baraĵo, kiu retenas la akvon de la lago de Comper. Do prefere oni serĉu la signifon tra la malnova franca (12-a jarcento): la vorto combre (el la gaŭla comberros) signifas baraĵon.

Comper apartenintus al Salomono, reĝo de Bretonio en la 9-a jarcento, sed oni vere scias pri la historio de la kastelo nur ekde la baronoj de Gaël-Montfort, kies unua nomiĝis Raoul kaj estis kunbatalanto de Vilhelmo la Konkerinto dum la batalo de Hastings. Dum la 13-a jarcento, Comper estas unu el la plej grandaj fortikaĵoj de alta Bretonio. Okazis tie multaj bataloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]