Arbaro de Fontainebleau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karakteriza aspekto de la rokoj en la interkrutejo de Franchard

La arbaro de Fontainebleau, antaŭe nomita arbaro de Bière[1], estas vasta arbkovrita masivo de 25 000 hektaroj, el kiuj 21 600 hektaroj estas nun administrataj kiel ŝtat-biena arbaro.

La urbo Fontainebleau en la departemento Seine-et-Marne situas en la centro de tiu arbaro. La ŝtat-biena arbaro ĝuste etendiĝas sur 17 072 hektaroj ; ĝia altitudo varias de 42 metroj (rivero Seine ĉe Bois-le-Roi) ĝis 144 metroj ("Carrefour du Banc du Roi", 2 kilometrojn norde de Fontainebleau).

Ĝi estas loĝlok-pecigita kaj trairata de la franca aŭtovojo A6 (1964), la nacia vojo 6 kaj nacia vojo 7 kaj de la fervoja linio de Parizo ĝis Lyon. Ĉiujare milionoj da vizitantoj promenas tie (13 milionoj en 2006).

La arbaro de Fontainebleau estas fama en la tuta mondo, ĉar ĝi inspiris la artistojn en la 19-a jarcento  : impresionistaj artistoj kaj skolo de Barbizon, fotografistoj, verkistoj kaj poetoj.


Historio[redakti | redakti fonton]

En 1067, la kapetida Reĝo Filipo la 1-a akiras la graflandon Gâtinais, kio ebligas al la reĝa povo regi la tutan arbaran spacon. En 1167, oni atestas la ekziston de reĝa loĝejo Kastelo de Fontainebleau.

En 1400, Karlo la 6-a ordonas la unuan reformadon de la arbaro, t.e. tutan fermadon de la arbara spaco dum kelkaj monatoj por kontroli la rajtojn kaj la uzojn de ĉiu koncerne la ĉasbestojn kaj la arbojn. Tiu escepta procezo ripetiĝos multfoje dum la malnova Reĝimo (periodo de la franca historio, de la fino de Mezepoko ĝis la Franca revolucio de 1789).

Dum la regado de Ludoviko la 14-a, malpli ol 20% el la surfacamplekso estas arbkovrita. La ministro Jean-Baptiste Colbert lanĉas novan reformadon de junio ĝis septembro 1664 kaj plant-laborojn. Tiam aŭtune ĉiujare la reĝo trarajdas la arbaron por ĉasado.

En 1716, sekve de terura vintro 1709, nova aranĝo de la arbaro estas promulgita : 6000 hektaroj estas plantitaj per foliarboj, sed tio iĝas preskaŭ tuta malsukceso. Nova aranĝo estas relanĉita en 1750. En 1786, oni provas malgrandan alklimatigon de arbaraj pinoj.

Post la Revolucio, sekve de multaj nepermesataj dehakadoj kaj multiĝo de ĉasbestoj pro neokazo de ĉasado, Napoleono la 1-a reformas la administracion de la arbaro kaj tiun de la kastelo en 1807. En 1830, la plantado de 6000 aliaj hektaroj da pinoj kaŭzas la malkontentecon de la artistoj, kiuj serĉas sian inspiron en la arbaro. Krome la marĉeto « Evees » estas tute drenita kaj rearanĝita en 1837.

En 1839, Claude François Denecourt publikigas sian unuan gvidlibron por enarbaraj promenadoj kaj taŭge aranĝas la unuajn padojn en 1842. Ekde 1849, la fervojo atingas Fontainebleau, ebligante al la parizanoj viziti Fontainebleau dum unutagaj ekskursoj.

En 1861, estas kreita la unua « arta rezervo » de 1097 hektaroj. Ĝi konstituas la unuan naturan rezervon en la mondo, eĉ antaŭ la kreado de la Nacia Parko Yellowstone en Usono.

En 1872, la unua Komitato de arta protekto de la arbaro de Fontainebleau estas kreita, al kiu aniĝas, inter aliaj, Victor Hugo. En 1907 postvenas la Asocio de la amikoj de la arbaro de Fontainebleau.

En 1953, la unuaj gvidataj kaj kompletaj biologiaj rezervoj estas kreitaj anstataŭe de la artaj rezervoj nuligitaj en 1967.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Rok-grimpado

De 1330 la grejso estas ekspluatita. De la 16-a jarcento, oni uzas ĝin por pavimi la stratojn de Parizo. Je la fino de la 19-a jarcento pro la premo de la artistoj, oni restriktas la ŝtonminan aktivadon, kiu tiam dungas 2000 homojn. En 1907, oni fermas la lastan ekspluatejon. La purega sablo estas ekspluatata en la vitrofabrikoj de 1640. Oni ekspluatas ĝin en arbarrando.

La tieaj rokoj pro siaj strangaj formoj estas famaj kaj ŝatataj de grimpemuloj.

Faŭno kaj flaŭro[redakti | redakti fonton]

La ekologia diverseco, acidaj teroj kaj kalkŝtono, seka kaj malseka, la diverseco de la reliefoj estas origine de la granda diverseco de specoj, kiel la ekzisto de tre malnovaj forstoj, nun malmultaj, ŝirmantaj multe da specioj, kiuj dependas de malnova ligno, tiom animalaj (interalie insektoj), kiom vegetalaj (fungoj, likenoj,...).

Faŭno[redakti | redakti fonton]

En la arbaro vivas ĉirkaŭ 54 specioj de mamuloj, el kiuj grandaj estas: apro, cervo, kapreolo

Pli ol 200 specioj de birdoj : kelkaj plej interesaj :

Eŭropa abelmanĝulo Merops apiaster

Nigra pego Dryocopus martius

Kaprimulgo Caprimulgus auropaeus

Arbarfiloskopo Phylloscopus sibilatrix

Arbalaŭdo Lullula arborea

Eŭrazia koltordulo Jynx torquilla

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La plej multaj arboj estas la kverko, la arbara pino, la Eŭropa fago. Tie kreskas 1500 specioj de vegetaloj kun folioj kaj floroj.

440 specioj de likeno

480 specioj de musko kaj hepatikoj

1700 specioj de fungoj

La promenad-vojoj[redakti | redakti fonton]

Promenadaj vojoj ekzistas en la arbaro probable de la 16-a jarcento. Tiam ili estis utilaj precipe por la kurĉasoj. La nuna ronda vojo estis kreita dum la reĝado de Henriko la 4-a. En 1725, Ludoviko la 15-a ordonis malfermi sesdek novajn vojojn por faciligi siajn ĉasojn.

Poste, multaj padoj estis taŭg-aranĝitaj ekde 1837 ĝis nun, precipe danke al Claude François Denecourt (1788- 1875). Li publikigis plurajn gvidlibrojn por konigi la belecon de tiu arbaro. Kun la nevortigita permeso de la administracio « Akvoj kaj Arbaroj » (france "Eaux et Forêts", nacia administracio pri arbaroj), kelkfoje helpate de la ministoj kaj ŝton-tajlistoj, li realigis 150 kilometrojn da padoj signalizitaj per bluaj sagoj por ne devojiĝi. Li konstruis observturon nun nomitan « Turo Denecourt ». Li donis nomon al la plej rimarkindaj lokoj : 600 arboj, 700 rokoj, belaj lokoj kaj belvidejoj. En 1855, la plej famaj verkistoj Alphonse de Lamartine, Victor Hugo, George Sand, Alfred de Musset kaj Baudelaire omaĝis al li tra tekstaro, en kiu li estas nomita « arbara diaĵo ». Lian laboron daŭrigis Claude Charles Colinet (1839-1905), alia « arbara diaĵo ». Claude François Denecourt estas rigardata kiel unu el la pioniroj de la pied-ekskursoj kaj de la modernaj ekskursaj vojoj. Nun 365 kilometroj da promenad-vojoj estas signalizitaj.

La grimpado[redakti | redakti fonton]

La arbaro de Fontainebleau estas loko internacie konata por la grimpado de rokoj pro la kvalito kaj la kvanto de la grejsaj blokoj. Tiu sporto estas praktikata sur ne tre altaj rokoj kaj ne necesigas ŝnuron, sed aliajn rimedojn por la sekureco.

Unu el la apartecoj de la grimpado en Bleau (kromnomo donita de la grimpistoj al tiu arbaro) estas la ekzisto de irvojoj. Tiuj diversnivelaj irvojoj estas signalizitaj per diverskoloraj sagoj. Tuta irvojo origine devis esti simile malfacila, kiel grimpado en montaro. Ĉiu koloro indikas nivelon pri malfacileco : flava (facila), oranĝkolora (sufiĉe malfacila), ruĝa (tre malfacila), nigra (ege malfacilega).

La unua irvojo estis kreita en 1947. Nun, la grimpad-sektoroj troveblas en la tuta arbaro. Inter la plej konataj : le Bas-Cuvier, Les Gorges d'Apremont (Barbizon), Franchard Isatis (en la gorĝoj de Franchard inter Fontainebleau kaj Milly-la-Forêt), le 95.2 (Milly-la-Forêt), Le Cul de Chien (Noisy-sur-École), le Diplodocus (Le Vaudoué). Iuj sektoroj eĉ situas ekster la arbaro de Fontainebleau mem : la roko de Dame Jouanne (Larchant), Buthiers (Malesherbes, Loiret)...

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mapo pri la arbaro de Fontainebleau en 1697, far Nicolás de Fer en la retejo Gallica