Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno
La Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno estas tersupraĵa ekoregiono el la Okcident-nordamerika ekoprovinco laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome ĝi apartenas al Mezvarmaj koniferarbaroj de Brita Kolumbio. Botanike tiuj arbaroj situas en la Rok-Montara Flaŭra Regiono.
Enhavo |
[redakti] Priskribo
La ekoregiono ampleksas la mezajn partojn de la akvokolekta areo de la rivero Frejzero kaj situas en la norda parto de la Landinterna Altebenaĵo de Brita Kolumbio. La WWF-ekoregiono kongruas kun du ekoregionoj laŭ la tipologio de la Kanada Media Agentejo : la Frejzer-Altebenaĵo kaj la Frejzer-Baseno. Plimulto de Frejzer-Altebenaĵo havas vulkanan bazon kun kruta deklivaro laŭlonge de riveroj kaj riveretoj kaj preskaŭ ebenaj supraĵoj. Fiziografie, la Frejzera Baseno estas sekcio de la pli vasta Nord-Altebenaĵa provinco, kiu siavice estas parto de la pli vasta fiziografia divisio de la Intermontaraj Altebenaĵoj.
[redakti] Flaŭro
La vegetaĵaro de tiu ekoregiono estas transira ekde la marbordaj arbaroj okcidente ĝis la pli sekaj landinternaj arbaroj oriente. La subalt-montara zono estas karakterizita de tordopino ( Pinus contorta ), Engelman-piceo ( Picea engelmannii ) kaj rok-montara abio ( Abies lasiocarpa ). Montarbaroj entenas tordan pinon, amerikan tremolon ( Populus tremuloides ), glaŭkan piceon ( Picea glauca ) kaj Menzies-pseŭdocugon ( Pseudocugo menziesii ). Herbejoj troviĝas en la valofundoj laŭlonge de la riveroj Frejzero kaj Ĉilkotin. Alt-montara tundra vegetaĵaro ankaŭ ĉeestas je la plej altaj altitudoj. Fajro verŝajne estas la plej grava perturba reĝimo.
[redakti] Faŭno
La ekoregiono gastigas 172 birdospeciojn kaj 61 mamulspeciojn [1].
Karakteriza bestiaro inkluzivas boacon ( Rangifer tarandus ), kojoton ( Canis latrans ), alkon ( Alces alces ), kanadan ŝafon ( Ovis canadensis ), nigravostan cervon ( Odocoileus hemionus ), grizan lupon ( Canis lupus ), amerikan nigran urson, ondatron ( Ondatra zibethica ), kanadan linkon ( Lynx canadensis ), kanadan gruon ( Grus canadensis ), bluan lagopon ( Dendragapus obscurus ), kanadan lagopon ( D. canadensis ), Bonasa umbellus kaj Tympanuchus phasianellus ( fazanedoj ).
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Referencoj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Nordameriko |
- ↑ (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. angle
[redakti] Ekstera ligilo
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |