Arbeit macht frei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo de la koncentrejo de Auschwitz (Aŭŝvico) kun la pordega superskribaĵo: Arbeit macht frei (la traduko: Laboro liberigas)
Surskribaĵo ĉe la Gestapo-malliberejo de la koncentrejo Theresienstadt
La enireja pordego al la koncentrejo Dachau

Arbeit macht frei (germane Laboro liberigas) estas frazo, kiu konatiĝis ĉefe kiel super-enireja skribaĵo ĉe koncentrejoj.

Deveno[redakti | redakti fonton]

„Arbeit macht frei“ estas la titolo de romano de la germana nazia aŭtoro Lorenz Diefenbach, eldonita en 1873 (antaŭeldonita en 1872 en viena gazeto). En 1922 la germana lerneja asocio de Vieno printigis membrokotizajn markojn kun la surskribo Arbeit macht frei.

Nesciatas, kiel la frazo emiĝis en naziismaj cirkloj, sed oni ree uzis ĝin en kontraŭjudismaj cirkloj.

Uzo en koncentrejoj[redakti | redakti fonton]

Pordega surskribo en la koncentrejo Groß-Rosen

En la naziaj koncentrejoj la pordega superskribaĵo estis cinika priskribo de la ŝajniga edukcelo de la ejoj, kiuj fakte estis kreitaj laŭ la principo neniigo per laboro.

La historiisto Harold Marcuse konsideras, ke la unua uzanta la devizon estis la unua SS-komandanto de la koncentrejo Dachau, Theodor Eicke.

Aldone al tiu ĉi pordega superskribaĵo en iuj koncentrejoj, inter kiuj Dachau, Sachsenhausen kaj Neuengamme, estis afiŝita bone videble jena parolo de Heinrich Himmler: Ekzistas vojo al libero. Ĝiaj mejlŝtonoj nomiĝas: obeemo, laboremo, honesto, ordo, puro, malebrio, vero, sinoferemo kaj amo al patrujo![1]

Auschwitz (Aŭŝvico)[redakti | redakti fonton]

Skribaĵo kun kap-al-pieda B en Auschwitz 1

Ĉe la pordego de la koncentrejo koncentrejo Aŭŝvico 1 troviĝas la skribaĵo „Arbeit macht frei“ kun la litero B kapomalsupre. Iamaj malliberuloj el Aŭŝvico raportis, ke temis pri sekreta protesto de la malliberulo Jan Liwacz, kiu devis realigi interalie tiun feraĵon laŭmende de la SS.

La originala aĵo estis ŝtelita frumatene la 18-an de decembro 2009. Ĝi estis rapide anstataŭigita per kopio. [2] Oni trovis la ŝtelitan surskribon kelkajn tagojn poste, en tri partoj.

Dachau[redakti | redakti fonton]

En la koncentrejo Dachau Jura Soyfer verkis la kanton „Arbeit macht frei“, nomata "Dachau-kanto". Pli pri tio pli sube.

Buchenwald[redakti | redakti fonton]

La unua koncentrejo kun alia surpordega skribaĵo estis la koncentrejo Buchenwald. Ĝia skribaĵo anoncis Jedem das Seine (Al ĉiu la sia), kiu en la latina versio suum cuique estis la devizo de la prusaj monarkoj.

Kanto Arbeit macht frei[redakti | redakti fonton]

La malliberigitaj artistoj Jura Soyfer kaj Herbert Zipper en 1939 en la koncentrejo Dachau verkis kontraŭnazian kanton Arbeit macht frei ("Dachau-kanto").

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Germane: Es gibt einen Weg zur Freiheit. Seine Meilensteine heißen: Gehorsam, Fleiß, Ehrlichkeit, Ordnung, Sauberkeit, Nüchternheit, Wahrhaftigkeit, Opfersinn und Liebe zum Vaterland!
  2. Diebe stehlen Schriftzug von Auschwitz-Tor ĉe Spiegel Online

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Enirpordego de la koncentrejo Sachsenhausen
  • Dirk Riedel: „Arbeit macht frei.“ Leitsprüche und Metaphern aus der Welt des Konzentrationslagers, en: Distel/Benz (Hg): Dachauer Hefte 22 (2006). ISBN 3-9808587-7-4
  • Wolfgang Brückner: Arbeit macht frei. Herkunft und Hintergrund der KZ-Devise, Opladen 1988. ISBN 3-8100-2207-1
  • Wolfgang Brückner in: Gedenkstättenkultur als wissenschaftliches Problem. KZ-Embleme in der Museumsdidaktik. En: „Kulturen – Sprachen – Übergänge - Festschrift für H. L. Cox zum 65. Geburtstag“. Köln, Weimar, Wien 2000.
  • Andrea Woeldike, Holger Schatz: Freiheit und Wahn deutscher Arbeit. Hamburg 2001. ISBN 3-89771-805-7
  • Johannes Tuchel: Konzentrationslager, Berlin 1991. ISBN 3-486-41902-1
  • Eric Joseph Epstein und Philip Rosen: Dictionary of the Holocaust. Biography, Geography, and Terminology, Westport 1997. ISBN 0-313-30355-X
  • Rudolf Höß: Kommandant in Auschwitz. Autobiographische Aufzeichnungen von Rudolf Höß. dtv, 1978. ISBN 3-423-02908-0

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]