Arbeit macht frei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surskribaĵo ĉe la Gestapo-malliberejo de la Koncentrejo Theresienstadt

Arbeit macht frei (germane, Laboro liberigas) estas frazo, kiu konatiĝis ĉefe kiel super-enireja skribaĵo ĉe naziaj koncentrejoj.

Deveno

„Arbeit macht frei“ estas la titolo de romano de la germana nazia aŭtoro Lorenz Diefenbach, eldonita en 1873 (antaŭeldonita en 1872 en viena gazeto). En 1922 la germana lerneja asocio de Vieno printigis membrokotizajn markojn kun la surskribo Arbeit macht frei.

Nesciatas, kiel la frazo emiĝis en naziismaj cirkloj, sed oni ree uzis ĝin en kontraŭjudismaj cirkloj.

Uzo en koncentrejoj

Pordega surskribo en la Koncentrejo Groß-Rosen

En la naziaj koncentrejoj la pordega superskribaĵo estis cinika priskribo de la ŝajniga edukcelo de la ejoj, kiuj fakte estis kreitaj laŭ la principo neniigo per laboro.

La historiisto Harold Marcuse konsideras, ke la unua uzanta la devizon estis la unua SS-komandanto de la koncentrejo Dachau, Theodor Eicke.

Aldone al tiu ĉi pordega superskribaĵo en iuj koncentrejoj, inter kiuj Dachau, Sachsenhausen kaj Neuengamme, estis afiŝita bone videble jena parolo de Heinrich Himmler: Ekzistas vojo al libero. Ĝiaj mejlŝtonoj nomiĝas: obeemo, laboremo, honesto, ordo, puro, malebrio, vero, sinoferemo kaj amo al patrujo![1]

Aŭŝvico

Skribaĵo kun kap-al-pieda B en Auschwitz 1

Ĉe la pordego de la koncentrejo Aŭŝvico 1 troviĝas la skribaĵo „Arbeit macht frei“ kun la litero B kapomalsupre. Iamaj malliberuloj el Aŭŝvico raportis, ke temis pri sekreta protesto de la malliberulo Jan Liwacz, kiu devis realigi interalie tiun feraĵon laŭmende de la SS.

La originala aĵo estis ŝtelita frumatene la 18-an de decembro 2009. Ĝi estis rapide anstataŭigita per kopio. [2] Oni trovis la ŝtelitan surskribon kelkajn tagojn poste, en tri partoj.

Dachau

En la koncentrejo Dachau verkis Jura Soyfer la faman Dachau-kanton, en kies rekantaĵo troviĝas la frazo „Arbeit macht frei“.

Buchenwald

La unua koncentrejo kun alia surpordega skribaĵo estis la koncentrejo Buchenwald. Ĝia skribaĵo anoncis Jedem das Seine (Al ĉiu la sia), kiu en la latina versio suum cuique estis la devizo de la prusaj monarkoj.

Referencoj

  1. Germane: Es gibt einen Weg zur Freiheit. Seine Meilensteine heißen: Gehorsam, Fleiß, Ehrlichkeit, Ordnung, Sauberkeit, Nüchternheit, Wahrhaftigkeit, Opfersinn und Liebe zum Vaterland!
  2. Diebe stehlen Schriftzug von Auschwitz-Tor ĉe Spiegel Online

Bibliografio

Enirpordego de la Koncentrejo Sachsenhausen
  • Dirk Riedel: „Arbeit macht frei.“ Leitsprüche und Metaphern aus der Welt des Konzentrationslagers, en: Distel/Benz (Hg): Dachauer Hefte 22 (2006). ISBN 3-9808587-7-4
  • Wolfgang Brückner: Arbeit macht frei. Herkunft und Hintergrund der KZ-Devise, Opladen 1988. ISBN 3-8100-2207-1
  • Wolfgang Brückner in: Gedenkstättenkultur als wissenschaftliches Problem. KZ-Embleme in der Museumsdidaktik. En: „Kulturen – Sprachen – Übergänge - Festschrift für H. L. Cox zum 65. Geburtstag“. Köln, Weimar, Wien 2000.
  • Andrea Woeldike, Holger Schatz: Freiheit und Wahn deutscher Arbeit. Hamburg 2001. ISBN 3-89771-805-7
  • Johannes Tuchel: Konzentrationslager, Berlin 1991. ISBN 3-486-41902-1
  • Eric Joseph Epstein und Philip Rosen: Dictionary of the Holocaust. Biography, Geography, and Terminology, Westport 1997. ISBN 0-313-30355-X
  • Rudolf Höß: Kommandant in Auschwitz. Autobiographische Aufzeichnungen von Rudolf Höß. dtv, 1978. ISBN 3-423-02908-0

Eksteraj ligiloj