Arbeitsgemeinschaft Neue Demokratische Jugendverbände

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arbeitsgemeinschaft Neue Demokratische Jugendverbände
organizaĵo
Komenco 1991
Fino 2019 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino, Germanio
vdr

La organizaĵo Arbeitsgemeinschaft Neue Demokratische Jugendverbände (germane, mallongigo ANDJ, traduko "Laborkomunumo Novaj Demokratiaj Junularaj Asocioj") ekestis en februaro 1991 kiel kunligo de origine kvin junularaj asocioj.[1].

El tiuj kvin asocioj unu, la Germana Esperanto-Junularo, kiel translima kaj en okcidenta samkiel orienta Eŭropo aktiva junulara asocio antaŭ la reunuigo de Germanio ekzistis same en okcidenta Germanio kaj - malpli formale - kiel GDREJ en orienta Germanio, kaj la aliaj kvar ekestis sur la teritorio de la rapide ŝanĝiĝanta ŝtato GDR tuj post la falo de la Berlina Muro kaj la komplezo de la registaro de GDR ektoleri pliajn junularajn asociojn krom la ŝtatan junularon FDJ. Plej multajn membrojn el tiuj kvar novaj GDR-aj junularaj asocioj havis la asocio Jugendnetzwerk Lambda de junaj samseksemuloj kaj samseksemulinoj, kiu rapide ekspansiis ankaŭ al okcidenta Germanio, kie junaĝaj samseksemuloj kaj samseksemulinoj kompreneble same ekzistis, sed ĝis tiam ne estis organizitaj en kadro de junulara asocio.

la konstruaĵego Zollernhof ĉe la bulvardo Unter den Linden en Berlin-Mitte, inter la jaroj 1991 kaj 1993 unua sidejo de la asocia ligo ANDJ

La asocia ligo fakte daŭrigis la laboron de la "Ronda Tablo de la Junularo" en GDR - demokratia kunlabora forumo de diversaj junularaj iniciatoj, kiu fondiĝis en novembro 1989 kaj krom la kvin pli postaj membroasocioj de ANDJ ampleksis ankoraŭ pliajn junularajn asociojn, kiuj en GDR ekestis tuj post la falo de la muro kaj la ligita liberaligo de la socio. Multaj el tiuj pliaj asocioj tamen aŭ kadre de la reunuigo de la du germanaj ŝtatoj rapide integriĝis en samtemajn organizaĵojn de okcidenta Germanio (ekzemple la "junaj socialistoj" aŭ Jusos, la junulara branĉo de la politika partio SPD aŭ la "junaj liberaluloj" aŭ germane Junge Liberale, en okcidenta Germanio mallongigitaj Julis, en orienta Germanio Julia, la junulara branĉo de la politika partio F.D.P.), aŭ temis pri iniciatoj kiuj pro la fortaj sociaj ŝanĝoj de la Novaj Federaciaj Landoj post vivo de nur malmultaj monatoj disfalis kaj malfondiĝis.

En februaro 1990 la "novaj" junularaj asocioj de la "Ronda Tablo de la Junularo" okupis la sidejon de la antaŭa centra oficejo de la ŝtata junulara organizaĵo FDJ ĉe la adreso Unter den Linden 36–38, la konstruaĵegon Zollernhof en Berlin-Mitte; en tiu konstruaĵego post sia fondiĝo ankaŭ la asocia ligo ANDJ havis sian sidejon. En aprilo 1991 la asocia ligo ANDJ iĝis membroasocio de la tegmenta organizaĵo de germaniaj junularaj asocioj, nomata Deutscher Bundesjugendring (DBJR); en oktobro 1993 ĝi laŭ propra deziro ŝanĝis sian statuson al "alligita asocio" de la tegmenta organizaĵo DBJR. Unua reprezentanto de ANDJ en la asembleo de la tegmenta organizaĵo en 1991 kaj 1992 iĝis membro de la junulara asocio Jugendnetzwerk Lambda, dua reprezentanto en 1993 kaj 1994 iĝis la esperantisto Thomas Pusch, kiu do estis la unua oficiala reprezentanto de GEJ en la gvidantaro de la tegmenta organizaĵo de germaniaj junularaj asocioj. En la tempo inter 1991 kaj 1993 tri el la kvin membroasocioj de ANDJ - inter ili kontraŭrasisma futbalema asocio ĉirkaŭ la futbalklubo Union Berlin - iom post iom malaktiviĝis kaj fine malaperis,[2] tiel ke la ligo inter la jaroj 1993 kaj 2011 nur konsistis el la du membroasocioj Germana Esperanto-Junularo kaj Jugendnetzwerk Lambda, kies membraroj malgraŭ malsamaj laboraj fokusoj estis decidintaj plu kune reprezentiĝi en la kunsidoj de la tegmenta organizaĵo DBJR.

Ekde 2011[redakti | redakti fonton]

En 2011 ankaŭ la samseksemula asocio Jugendnetzwerk Lambda forlasis la asocian ligon kaj iĝis memstara alligita asocio de la tegmenta asocio DBJR. Do restis unu seĝo en la komitataj kunsidoj por la "Arbeitsgemeinschaft Neue Demokratische Jugendverbände" kiun ĉiam havas Germana Esperanto-Junularo. Principe la nomo "Arbeitsgemeinschaft Neue Demokratische Jugendverbände" nun estas nur historia, ĉar fakte Germana Esperanto-Junularo - la nun sola membro de la "asocia ligo" - facile povus peti ŝanĝon de la nomo "ANDJ" al sia propra asocia nomo. Ĝis septembro 2013 tia ŝanĝo tamen ne okazis, en la Jarlibro 2013 de la konsilio GEJ ankoraŭ listiĝas kiel membroasocio,[3] kaj formale la unu-membra laborkomunumo plu ekzistis: Laŭ supozo de la eks-reprezentanto Thomas Pusch, kialo por tia neŝanĝemo eble estas, ke historie multaj reprezentantoj de la "plej grandaj" junularaj asocioj en la tegmenta organizaĵo DBJR pledis por laŭebla malgrandigo de la nombro de membraj asocioj aŭ almenaŭ forte kontraŭis ajnan pligrandigon de la membraro - la membreco estu privilegio de malmultaj "amasmembraj" organizaĵoj, kiuj estu en publika fokuso, estu la (laŭ tiuj reprezentantoj laŭeble solaj) ricevantoj de ŝtataj subvencioj kaj privatulaj donacoj, kaj en kazo de bontrovo pludonu monhelpon al aliaj, pli malgrandaj asocioj. Povas esti, ke transformo de la membreco de ANDJ al membreco de GEJ en la tegmenta asocio formale konsideriĝus unua malaliĝo de ANDJ kaj posta aliĝpeto de GEJ, kaj la asembleo de DBJR povus jesi al la unua peto kaj nei al la dua. Tamen fine de la jardeko GEJ ĉiukaze ne plu aperas en publikaĵoj. Supozeble la fakto ke la ministerio meze de la 2010-aj jaroj postulis pruvojn de plia membrokresko al signife pli ol 5000 membroj kaj forprenis la rajton de universala subvencieblo, kiam ne montriĝis sufiĉe multaj membroj de GEJ, kaŭzis ke konsekvence GEJ ankaŭ perdis sian membrecon en la konsilio. Lasta reprezentanto de GEJ en la konsilia asembleo estis Ulrich Farrenkopf.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]