Arbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Arbo (apartigilo)
Dosiero:Prerio1.jpg
Foto el Prerio Paco Parko, apud Lincoln, Nebrasko, Usono
Sekvojadendro giganta (Sequoiadendron giganteum)

Arbo en la plantoscienco estas planto, kiun karakterizas

La vorto arbo devenas de la latina arbus. (En Esperanto oni formas nomon de frukto-arbo uzante la sufikson -uj--arb-.) La plej oftaj arboj, la foliarboj, portas foliojn, dum nadloarboj havas nadlojn. La foliarboj ludas gravan rolon en la fotosintezo - la natura purigado de la aero. La arboŝelo estas funkcie simila al haŭto de bestoj, kaj protektas la arbon kontraŭ atakado de fungoj kaj infektoj. La arboŝelo ankaŭ transportas nutraĵon kaj akvon al la kreskozonoj laŭlonge de branĉoj kaj folioj.

Jam en frua mezozoiko aperis la unuaj nadloarboj, dum foliarboj estas rezulto de pli ĵusa evoluo. Pratempe, vastaj partoj de la tersurfaco kovratis per arbaroj. Poste, homo multege forbrulis kaj detruis la arbojn, kreanta savanojn kaj dezertojn (vidu artikolon Senarbarigo). Hodiaŭ, la homa forsegado, aparte de la pluvarbaroj, serioze minacas onian propran ekziston sur la tero.

Morfologio

Fagofolioj
Radikoj ankras la strukturon de arbo kaj provizas akvon kaj nutraĵojn. La tero eroziis for ĉirkaŭ la radikoj de ĉi tiu juna pino.

La partoj de arbo estas la radikoj, trunko(s), branĉoj, branĉetoj kaj folioj. Arbaj tigoj konsistas plejparte de subtenaj kaj transportadaj histoj (Ksilemo kaj Floemo). Ligno konsistas de ksilemaj ĉeloj, kaj arboŝelo estas farita de floemo kaj aliaj histoj ekstere de la kambiumo. Arboj povas esti grupigita en eksterenkreskantaj kaj internenkreskantaj arboj laŭ la vojo en kiu iliaj tigaj diametraj pliiĝas. Eksterenkreskantaj arboj, kio konsistas la grandan plimulton de arboj (ĉiuj Pinofitoj kaj preskaŭ ĉiuj dukotiledonaj arboj), kreskas per la aldonado de nova ligno eksteren, tuj sub la arboŝelo. Internenkreskantaj arboj, plejparte en la Unukotiledonaj plantoj (ekz., palmoj kaj drakaj arboj), sed ankaŭ kaktoj, kreskas per aldonado de nova materialo internen.

Kiel eksterenkreskanta arbo kreskas, ĝi kreas kreskoringojn kiel nova ligno estas metita malsupren ĉirkaŭe super la malnova ligno. En specioj kreskantaj en areoj kun laŭsezona klimataj ŝanĝoj, kresko de ligno produktita ĉe malsamaj tempoj dum la jaro povas esti videbla kiel alternanta helaj kaj malhelaj aŭ molecaj kaj malmolecaj, ringoj de ligno.[1] En moderaj klimatoj kaj tropikaj klimatoj kun ununura malseka-seka sezona alternado, la kreskadaj ringoj estas ĉiujaraj, ĉiu paro de helaj kaj malhelaj ringoj estas por unu jaro de kresko; ĉi tiuj estas konataj kiel ĉiujaraj ringoj. En ejoj kun du malsekaj kaj sekaj sezonoj ĉiujare, povas esti du paroj de helaj kaj malhelaj ringoj ĉiujare; kaj en kelkaj (plejparte duonaridaj regionoj kun neregula pluvokvanto), povas esti nova kreskiga ringo kun ĉiu pluvokvanto.[2] En tropikaj pluvarbaraj regionoj, kun konstanta jaro-ronda klimato, kreskado estas kontinua kaj la kreskadaj ringoj ne estas videblaj nek estas ŝanĝo en la ligna teksturo. En specio kun ĉiujaraj ringoj, ĉi tiuj ringoj povas esti kalkulita por determini la aĝon de la arbo kaj uzita por datigi kernojn aŭ eĉ lignon prenita de arboj en la pasinteco, ĉio konata kiel la scienco de Dendrokronologio. Tre malabundaj tropikaj arboj povas esti precize datita en ĉi tiu maniero. Aĝo-konstatado estas ankaŭ neebla en internenkreskantaj arboj.

La radikoj de arbo estas ĝenerale integriĝinta en tero, sorbante akvon kaj nutraĵojn el la grundo. Tamen, kvankam teraj nutraĵoj estas havendaj por kreskado de arbo, la plimulto de ĝia biomaso venas de karbona dioksido sorbite de la atmosfero (vidu artikolon Fotosintezo). Super tero, la trunko donas alton al la folio-portantaj branĉoj, helpante en konkurso kun aliaj plantaj specioj por sunlumo. Ĉe multaj arboj, la aranĝo de la branĉoj optimumigas malkovron de la folioj al sunlumo.

Ne ĉiuj arboj havas ĉiujn plantajn organojn aŭ partojn menciitajn supre. Ekzemple, la plejpartoj de palmaj arboj ne estas branĉaj, la saguara kakto de Nordameriko havas ne praktikajn foliojn, arbaj filikoj ne produktas arboŝelon, ktp. Bazita de ilia ĝenerala formo kaj grandeco, ĉiuj de ĉi tiuj estas tamen ĝenerale rigarditaj kiel arboj. Planta formo kiu estas simila al arbo, sed ĝenerale havante pli malgrandajn, multoblajn trunkojn kaj/aŭ branĉojn kiuj altas proksime al la tero, estas arbedojn. Tamen, ne preciza diferencado inter arbedoj kaj arboj eblas. Laŭ ilia malgranda grandeco, Bonsajoj ne teknike estus 'arboj', sed oni ne devus konfuzi referencon al la formo de specio kun la grandeco aŭ formo de individuaj specimenoj. Arbetoj ne konvenas la difinon de arbo, sed ĉiuj arbetoj estas arboj.

Tipoj de arbo

Baobabo (Adansonia digitata)
Faga arbaro

Vivo de arbo

Kelkaj arb-specioj estas ambaŭseksaj, dum aliaj dividiĝas je inaj kaj malinaj "individuoj". Gea arbo povas sin mem fekundiĝi (helpe de vento kaj insektoj), dum je la disseksaj poleno devas esti transportata de malina al ina arboj. Je foliarboj la poleno fekundas plejofte florojn, sed kutime la inaj nadloarboj havas specialan organon pinglo.

Fekundigite, la floroj evoluas al nuksojfruktoj, kaj la pingloj al kerno-havaj pingloj. Kiam ĝi maturas, la nukso/frukto/pinglo falas surteren aŭ estas manĝata de animalo kaj elfekata ie fore de la patra arbo. En riĉa grundo ĝi iom post iom ekŝosas radiketon, kaj nutrate de suno kaj akvo komencas sendi radikojn suben kaj branĉojn supren. Je plejmultaj specioj daŭras plurajn jardekojn antaŭ ol arbo vere finpasis sian "bebecon". Arbo neniam iĝas "plenkreska", sed lante kontinuas kreskadi ĝismorte. Kelkaj arboj atingas aĝon de pluraj jarcentoj, eĉ duonjarmilo.

Por taksi aĝon de arbo kaj ankaŭ por ekhavi ideon pri ĝia vivovojo, oni povas faligi ĝin kaj elsegi horizontalan pecon el la trunko. Ĉiujare ene de arbo nome aldoniĝas "ringo" malhela, kies diko kaj fasono indikas la tiujarajn viv-kondiĉojn.

Mortinte, arbo ekas putri, t. e. ĝin manĝas bakterioj k.s. Tutaj arbaroj povas esti putrantaj, kio donas riĉajn vivkondiĉojn por novaj plantoj, arboj kaj fungoj. Kelkfoje ankaŭ junaj arboj nature mortas, ĉefe pro fungatako, arbaj malsanoj, kaj incendio.

Arbo kaj homo

La arbaĵo nomiĝas ligno. Ekde la apero de la homo, ligno estis unu el niaj plej gravaj rimedoj. Ligno verŝajne partoprenis en la homa ekregado de fajro, kaj krome uzatis por multegaj iloj kaj aliaj objektoj: radoj, domoj, armiloj, ktp. La arboj donis al ni ankaŭ manĝon: olivo, pomo, piro, daktilo, nuksoj ktp. En multaj mitologioj arbo estas simbolo de vivo, eterneco, saĝeco, ks.

La antikvaj ĝermanoj kredis je Yggdrasil - enorma frakseno branĉ-radike kunliganta ĉielon kaj teron. La keltoj taksis la kverkon (Der, en ilia lingvo) sankta; kaj la helenoj kaj indianoj kredis je arbaj spiritoj. En multaj kristanaj hejmoj nordaj oni festenas kristnaskon per speciala kristnaska arbo (tipe piceo).

Rekordoj

Grando

Sekvojo (Sequoia sempervivens) "Hyperion" el Kalifornio estas 115,55 metrojn alta. Sed 135 metrojn alta eŭkalipto (nun morta) ekzistis.

Sekvojo en Muir Woods, Kalifornio, Usono

Aĝo

La plej maljuna arbo eble estas piceo (Picea) el Svedio kiu ŝosis en 7158 aK. Fakte, la vivanta arbo eble estas nur klono de praarbo (esploroj pruvis, ke ili posedas la saman DNA-n).

Eŭkalipta arbaro

Bildaro

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri arbo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     Altan arbon batas la fulmo. 
  • Citaĵo
     En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas. 
  • Citaĵo
     Laŭ la frukto oni arbon ekkonas. 

Referencoj

  1. Mitchell, A. F. (1974). A Field Guide to the Trees of Britain and Northern Europe. Collins ISBN 0-00-212035-6
  2. Mirov, N. T. (1967). La Genus Pinus. Ronald Gazetaro.
  3. [1]

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.conifers.org/cu/se/index.htm greke http://www.conifers.org/cu/se2/index.htm greke http://www.soften.ktu.lt/~tomablaz/azina/index.php?akcija=klatsas&tema=0&KL_KODAS=39 greke http://www.soften.ktu.lt/~tomablaz/azina/index.php?akcija=klatsas&tema=0&KL_KODAS=31 Plantu-arbon.org esperantista projekto pri patroneceblaj arboj en Brazilo