Arbon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arbon
Blazono de Arbon
Malnova urbocentro de Arbon
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Arbon
Koordinatoj  47° 31′ 0″ N 9° 26′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.43333 °O / 47.51667; 9.43333 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 0″ N 9° 26′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.43333 °O / 47.51667; 9.43333 (mapo)
Areo 5,9 km²
Alteco 402 m super marnivelo
Poŝtkodo 9320
Komunumkodo 4401
Mapo de Arbon
vdr

Pri la komunumo

Arbon estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 13118 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Arbon situas ĉe la bordo de Bodenlago en la oriento de la kantono. Arbon konsistas el la historia urbeto Arbon kaj la municipo Frasnacht.

Limoj kaj najbaraj komunumoj

En nordoriento Arbon limas al Bodenlago je kies alia flanko situas Baden-Virtembergo (Germanio). Nordokcidente ĝi limas la Egnach kaj sudocidente al Roggwil. En sudo la urbo limas al Steinach kaj en sudoriento al Berg, ambaŭ en Kantono Sankt-Galo.

Trafiko

Arbon situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Romanshorn al Rorschach.

Historio

La unua dokumenta mencio de Arbon kiel Arbor Felix datiĝas el la jaro 378 post Kristo el la Itinerarium Antonini. La restaĵoj de la menciita romia kastelo estis trovitaj nur en la jaro 1957.

En la jaro 610 iraj monaĥoj el la disciplaro de Columban de Lŭeuil setlis en Arbon, kie laŭ la legendo tiam jam ekzistis malgranda kristana komunumo, kiu loĝis en fortikita setlejo. Unu el la disciploj de Columban estis Sankta Gallus, la fondinto de la Monaĥejo Sankt-Galo, kiu mortis la 16-an de oktobro 640 en Arbon.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto