Arbopipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbopipio
Arbopipio Alvoko
Arbopipio
Alvoko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Anthus
Specio: 'A. trivialis'
Anthus trivialis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj  Reproduktaj teritorioj A. t. haringtoni
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Reproduktaj teritorioj A. t. haringtoni
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Reproduktaj teritorioj A. t. haringtoni
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Arbopipio, Anthus trivialis, estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en plej parto de Eŭropo kaj moderklimata okcidenta kaj centra Azio. Ĝi estas longdistanca migranto kiu moviĝas vintre al Afriko kaj suda Azio.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    illustraĵo fare de Henrik Grönvold de 1907-1908.

    Tiu estas malgranda pipio, kiu similas al la Herbejpipio. Tiu estas nedistingeblaspekta specio, strieca bruna supre kaj kun nigrecaj markoj en flankoj de blankeca ventro kaj pli markataj en sablokolora brusto sube. La kruroj estas rozkolorecaj. Ĝi povas esti distingebla el la iom pli malgranda Herbejpipio pro sia pli fortika beko kaj pli granda kontrasto inter sia sablokolora brusto kaj blanka ventro. Arbopipioj estas pli pretaj ripozi sur arboj, de kio devenas la komuna nomo.

    La alvoko estas forta spek. Malkiel la malforta alvoko de sia parenco. La kantoflugo estas nekonfuzebla. Tiu birdo leviĝas mallongan distancon el arbo, kaj poste malsupreniras paraŝute havante rektajn flugilojn, dum la kanto iĝas pli longeca je la fino.

    La reprodukta habitato estas malferma arbaro kaj arbustaro. La nesto estas surgrunde, kaj la ino demetas 4–8 ovojn. Tiu specio estas insektovora, kiel siaj parencoj, sed ili manĝas ankaŭ semojn.

    Statuso en Anglio[redakti | redakti fonton]

    Ili malpliiĝis en populacio je 85 % en la lastaj 20 jaroj.

    Vivociklo[redakti | redakti fonton]

    • mezseptembro al mezaprilo: loĝas en subsahara Afriko
    • mezaprilo al komenco de majo: migras kaj alvenas en landoj kiaj Britio
    • komence de majo al aŭgusto: reprodukta sezono, du ovodemetadoj
    • aŭgusto al meza septembro: reflugas al subsahara Afriko

    Ekologio[redakti | redakti fonton]

    Ĉe Hodal en Faridabado, Distrikto de Harjano, Barato.
    Rijado, Saŭdarabio, Marto 1993

    Tiuj palearktisaj birdoj reproduktiĝas en arbaraj biotopoj, inklude de makiso kaj elforstado. Ili troviĝas en malferma arbaro de betuloj en bordoj de montetoj, aŭ malferma kverkarbaro. Ili preferas malaltan kanopeon al mezgrandaj arboj, kie estas malalta arbustaro kaj rubusoj malpli da 2 m relative alte. Ili ŝatas mozaikon de herbo kaj filikoj, sed ne tre herbeja malalta herbejo, tiom maldensa ke modera paŝtado estas preferata, dum oni ŝatas ankaŭ klarejojn. Ili preferas rojojn.

    Post alveno al la reprodukta teritorio, ili nestumas surgrunde inter tufoj de herbomakiso. Ili manĝas senvertebrulojn troviĝantajn en grunda vegetaĵaro.

    Necesas disajn arbojn kiel kantoripozejojn.[1]


    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 53134, Anthus trivialis, 9a Majo 2006. Malplej zorgiga
    1. RSPB Woodland Management For Birds – Pied Flycatcher

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Bildaro[redakti | redakti fonton]